La financaj merkatoj iom pliboniĝis pro monhelpo anoncita de la usona registaro

Merkredo, la 18-a de marto 2020


Mardon, la 17-an de marto, la usona prezidanto Donald Trump promesis monhelpon sendotan al usonanoj dum la venontaj du semajnoj por subteni la ekonomion je la sumo de unu biliono da dolaroj. Ĉi tiu rimedo celas forigi la premon kaŭzitan de la fermo de komercejoj kaj firmaoj por batali kontraŭ la pandemio de COVID-19. La propono enhavos 250 miliardojn da dolaroj por malgrandaj firmaoj kaj 50 miliardojn por flugkompanioj.

Ĉe la Novjorka Borso, la indikilo S&P-500 supreniris je nekutime alta marĝeno de 6 elcentoj kaj la Dow Jones pliiĝis je 5,2 elcentoj, post senprecedenca falo la antaŭan tagon, kiam la S&P-500 falis 12 elcentojn kaj la Dow Jones preskaŭ 13 elcentojn. Ekde la komenco de la krizo antaŭ unu monato, la S&P-500 perdis ĉirkaŭ 30 elcentojn kaj la Dow Jones preskaŭ 32.

En Eŭropo, la merkatoj svingiĝis inter malkreskoj kaj kreskoj. La prezo de unu barelo da kruda nafto kreskis je 6 cendoj por atingi 28,79 dolarojn.

Spertuloj diras ke la monhelpo anoncita de la usona registaro estas bona komenco, sed ke la investantoj bezonas konstati malrapidiĝon de la nombro da infektoj antaŭ ol la akcimerkatoj trovos sian fundon. La nombro da novaj kazoj raportitaj en Ĉinio malpliiĝas, sed infektiĝoj en Usono, Eŭropo kaj alilande daŭre pliiĝas.

Merkredon, la 18-an de marto, aziaj akcimerkatoj refalis post fruaj kreskoj. Indikiloj en Ŝanhajo, Tokio kaj Hongkongo ĉiuj supreniris sed poste refalis.

La Filipinoj fariĝis la unua lando, kiu tute fermis siajn financmerkatojn pro la pandemio. La ĉefurbo Manilo kvaranteniĝis kaj la sanitaraj aŭtoritatoj pliigis la krizostaton al ĝia plej alta nivelo.

La viruso disvastiĝis tiom rapide ke ĝiaj efikoj ne ankoraŭ videblas en la usonaj ekonomiaj donitaĵoj. Mardon, unu raporto montris ke la vendoj en detalaj butikoj malfortiĝis en februaro, kvankam ekonomikistoj atendis vidi kreskojn. Alia raporto la antaŭan tagon montris malgrandiĝantan fabrikadon en la ŝtato Nov-Jorkio.

«La tutmonda recesio estas ĉi tie kaj nun», skribis ekonomikistoj de Standard & Poor's en raporto.

Fontoj