Usono kaj Britio atakis Jemenon

Vendredo, la 12-a de januaro 2024

Usona destrojero Carney rebatas atakon de hutioj. La 19-an de oktobro 2023.


La 12-an de januaro Usono kaj Britio atakis Jemenon. Usonaj militistoj raportis pri bombado de 60 objektoj en 16 lokoj, atakitaj per precizaj misiloj. Britio kaj Usono nomis la atakon "sin defendo".

La atako redakti

La atakintoj diris ke proksimume 100 misiloj trafis radarojn, kontraŭavian defendon, stokejojn kaj lanĉejojn de misiloj kaj flugrobotoj. Kaŭzo de la atako estis nomita "kontraŭleĝa, senelekta kaj senracia atako kontraŭ internacia ŝipa navigacio, tuŝinta 55 landojn kaj endanĝeriginta centojn da maristoj, inkluzive el Usono". Usona armeo asertis ke en la atakitaj objektoj mankis civiluloj. Antaŭan vesperon la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj postulis ke la hutioj ĉesigu la atakojn kontraŭ ŝipoj.

La atakon subtenis trupoj de Aŭstralio, Barejno, Kanado kaj Nederlando, kiuj tamen ne partoprenis rekte la bombadon. Antaŭtage estis publikigita komuna deklaro de Aŭstralio, Barejno, Kanado, Danio, Germanio, Nederlando, Nov-Zelando, Sud-Koreio, Britio kaj Usono, kies aŭtoroj diris ke ili "ne hezitos defendi vivojn kaj protekti la liberan fluon de komerco sur unu el la ŝlosilaj akvovojoj de la mondo".

Reuters referencinte al raportoj de surloke, diris ke trafitaj estis militbazo apud la internacia flughaveno de Sanao, militejo apud flughaveno de Taiz, militŝipa bazo en Al-Hudaida kaj militejoj en provinco Hadĝa. Dum la atako estis uzataj bombaviadiloj, militŝipoj kaj misila submarŝipo Florida.

Reagoj redakti

Hutioj respondis per atako kontraŭ usonaj militŝipoj, celitaj per flugrobotoj kaj misiloj. Ili deklaris ke la atakoj daŭros ĝis Israelo ĉesigos la bombadon de Gazao. Ili avertis ke Britio kaj Usono "pagos grandan pagon de sia agreso".

Irano kaj Hizbulaho kondamnis la atakon kaj nomis ĝin rompo de suvereneco de Jemeno. La ŝijaisma movado Islama Rezistado lanĉis du bombo-droneojn al la usona militbazo apud la internacia flughaveno en Arbil (Kurdio, Irako).

Sauda Arabio diris ke ĝi observas la situacion "kun granda zorgiteco" kaj alvokis "eviti eskaliĝon". Ĉefministro de Irako Fadi Al-Shammari avertis ke per tiu ĉi atako la Okcidento pli kreskigas la streĉitecon en la regiono, kaŭzitan de konflikto inter Hamaso kaj Israelo. Rusio postulis urĝan kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Antaŭhistorio redakti

La hutioj estas islamisma movado Ansar Allah, ribelinta kontraŭ la reginta dum jardekoj prezidanto Ali Abdullah Saleh kaj forpelinta lin dum la Araba printempo en 2011 kaj poste ankaŭ lian posteulon Abd-Rabbu Mansour Hadi en 2015. Ekde tiam la hutioj regas preskaŭ la tutan nordan Jemenon. Ekde marto 2015 kontraŭ ili batalas koalicio gvidata de Sauda Arabio, kiu asertas ke la hutioj estas nuraj perantoj de Irano, deziranta tiel vastigi sian influon. La hutioj forte oponas Israelon kiel koloniisman potencon kaj Usonon kiel ĝian subtenanton.

La hutioj ekde novembro 2023 regule pripafas en la Ruĝa maro ŝipojn, kiujn ili konsideras ligitaj al Israelo. Tiujn atakojn kaŭzis amasa bombado de Sektoro Gazao fare de Israelo, reaginta al la atako de Hamaso, okazinta la 7-an de oktobro kaj pereiginta 1 139 homojn. Ĝis nun pro la israela kontraŭatako pereis pli ol 23 210 palestinanoj kaj la nombro de la viktimoj kreskas ĉiutage pro senelekta amasa bombado kaj celkonscia detruado de loĝataj kvartaloj fare de israela armeo. La hutioj promesas daŭrigi siajn atakojn ĝis Israelo haltigos sian operacon en Gazao. Ili plu detenas la ŝipon Galaxy Leader, kaptitan la 19-an de novembro, kies fina posedanto estas israela komercisto.

Ekde novembro 2023 transportado de la kargoj en tiu areo falis je 30%. Haveno de israela urbo Ejlato sciigis pri perdo de 85% de la enspezoj. Granda transporta kompanio China Cosco Shipping deklaris la 8-an de januaro, ke ĝi ĉesigas transportadon de la varoj al Israelo. Tra la markolo Bab al-Mandab sekvas 15% de la varoj mare transportataj tutmonde, do ĝia endanĝerigo kaŭzis rompon de kutimaj liverĉenoj kaj prezokreskon.

En novembro 2023 Usono sendis al la Persa Golfo aviadilŝipon Dwight Eisenhower, misilan krozŝipon Philippine Sea, destrojerojn Gravely kaj Stethem. Surloke deĵoras ankaŭ aviadilŝipo Gerald Ford kaj submarŝipo Florida. La 18-an de decembro Usono anoncis operacon Prosperity Guardian (Gardisto de Prospero), al kiu aliĝis 20 landoj. Ĝia celo estis deklarita restarigo de sekura navigado en la Ruĝa maro. La unua kunfronto de la koalicio, formita de Usono, kaj la hutioj okazis la 31-an de decembro, kiam la unuaj helpis al kontenerŝipo sub flago de Singapuro, sinkiginte 3 el 4 boatoj de hutioj, pro kio pereis 10 jemenanoj. La 3-an de januaro oni faris al la hutioj ultimaton, minacinte kaze de ĝia neplenumo amasan atakon.

Iuj fakuloj atentigas ke konsideri la hutiojn nuraj pajlopupoj de Irano estas eraro, ĉar malgraŭ sia ŝijaisma ideologio ili havas ankaŭ proksimajn kulturajn kaj religiajn ligojn kun Sauda Arabio kaj aliaj najbaroj, do post ilia repaciĝo kun Sauda Arabio, aktive perita de Ĉinio, ili povus iĝi forta regiona povo. Jam nun ili havas preskaŭ nediskuteblan povon en Jemeno kaj ilia defia kontraŭstaro al Israelo kaj Usono povos eĉ pli altigi ilian popularecon en la araba mondo.

Ekde 2022 Usono jam proksimume 400 bombis Jemenon.

Fontoj redakti