Virusaj ribeluloj spitas kvarantenon en Francio kaj alilande

Dimanĉo, la 22-a de marto 2020


Bondi plâgo (Aŭstralio)

Junaj germanoj faras «koronfestojn» kaj tusas direkte al maljunuloj. Hispano alliginte rimenon al kapro promenas kun ĝi por ignori malpermeson elhejmiĝi. De Francio ĝis Aŭstralio, kajtsurfantoj, studentoj kaj aliuloj plenigas plaĝojn.

Tia spitemo al ordonoj pri izoliĝo kaj sciencaj admonoj por batali kontraŭ la pandemio de COVID-19 necesigas subpremajn rimedojn de aŭtoritatoj kontraŭ tiuj, kiuj provas fuĝi de enhejma enuo kaŭzita de kontraŭvirusaj limigoj. Kelkfoje la virusaj ribeluloj rezistas kaj minacas policistojn kaj oficialulojn kontraŭstarantajn al publikaj kunvenoj kiuj povus disvastigi la viruson.

La franca ministro pri enlandaj aferoj Christophe Castaner, alvokante la francojn «resti hejme», kondamnas tiujn, kiuj ne atentas la kvarantenajn rimedojn. Li aldonis:

Oni sin konsideras malgranda heroo malobeinte la regulojn. Nu, ne, oni kondutas kiel imbecilo, kaj precipe kiel minaco al si mem.
Christophe Castaner, ministro pri enlandaj aferoj de Francio

Post pluraj tagoj de malobeo flanke de tiuj, kiuj rifuzas resti hejme kaj eliri nur por esencaj taskoj, Francio sendis sekurecfortojn al fervojaj stacidomoj por reteni tiujn, kiuj provas ekveturi al siaj feridomoj, kunportonte la viruson al la kamparo aŭ al plaĝoj, kie la sanaj instalaĵoj estas malpli solidaj.

La populara Pariza promenejo apud la rivero Sejno estis fermita. Nokta elirmalpermeso estis trudita de la franca mediterana urbo Nico fare de la urbestro Christian Estrosi, kiu mem estis infektita de la viruso.

En Usono, la Florida ŝtatestro fermis ĉiujn plaĝojn, post plurtagaj televidaj elsendoj bildigantaj festajn amasojn da studentoj, malgraŭ la kreskanta nombro da mortintoj tutmonde, kiuj superis 13 000, dimanĉon, la 22-an de marto. Aŭstralio fermis la faman Bondi plaĝon post kiam la polico indignis pro bildoj de tieaj amasoj.

La ŝtatestro de Nov-Jorkio Andrew Cuomo diris sabaton, la 21-an de marto, ke junuloj aĝaj de 18 ĝis 49 konsistigas pli ol duonon da kazoj. Multaj homoj ne atentis rekomendojn pri socia distancado, instigantaj homojn resti malproksimaj unu de la alia en la vasta reto de Nov-Jorkaj parkoj, iom da tempo antaŭ la nova malpermeso kunveni en grupojn, kiu efikos de dimanĉo vespere, laŭ Cuomo, kiu aldonis:

Oni riskas malhelpi iun, kiun oni amas, aŭ malhelpi iun tute neintence. La socia distancado efikas, oni bezonas socian distancadon ĉie.
Andrew Cuomo, ŝtatestro de Nov-Jorkio

La virusaj ribeluloj kutime estas jen maltrankvilaj adoleskantoj, jen riĉaj plenkreskuloj kiuj povas vojaĝi al siaj feridomoj. Eĉ en Italio, kie la nombro da mortintoj superis tiun de Ĉinio pasintan semajnon, la aŭtoritatoj ankoraŭ strebas reteni homojn por ke ili ne iru eksteren por ekhavi freŝan aeron aŭ iom da suno, viziti amikojn aŭ fuĝi de siaj ĉirkaŭmuritaj vivoj.

Fontoj