728 homoj estas vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto

Dimanĉo, la 9-a de aŭgusto 2020

Sekvoj de la eksplodo.


Ekde la 8-a de aŭgusto almenaŭ 728 homoj estis vunditaj kaj unu pereis dum protestoj en Bejruto (Libano), kaŭzitaj de la eksplodo en la haveno, mortiginta la 4-an de aŭgusto almenaŭ 158 kaj vundinta pli ol 6000 homojn. Miloj da protestantoj inundis la urbocentron, postulante eksiĝon de la registaro, akuzata pri totala neglekto de bezonoj de siaj civitanoj.

Post kiam ili rompis barieron kaj provis penetri la parlamentejon la kontraŭribela polico ŝprucis larmogason kaj ekuzis bastonojn. La protestantoj respondis per fajraĵoj kaj ŝtonoj. Oni raportas ke unu policano estis murdita. Pli frue grupo da protestantoj, gvidataj de eksaj oficiroj, penetris la ministerion pri eksteraj aferoj kaj deklaris ĝin la "stabejo de la revolucio", alvokinte okupi ĉiujn ministeriojn. Post tri horoj armeanoj forpelis ilin. Aliaj grupoj sturmis sidejojn de la Libana Asocio de Bankoj kaj la Ministerio pri energio. La Ministerio pri ekonomio estis okupita kaj oni foĵetis tra fenestroj trovitajn dokumentojn kaj portretojn de prezidanto Michel Aoun.

Ĉefministro Hassan Diab alvokis aranĝi antaŭtempan parlamentan baloton por solvi la politikan krizon, kiu daŭras ekde oktobro kaj estas komplikigita de la kronvirusa pandemio, forte trafinta la landon.

Ni ne povas eliri el la struktura krizo en la lando sen aranĝi antaŭtempan parlamentan baloton... Ni bezonas novan politikan eliton kaj novan parlamenton.
Hassan Diab, ĉefministro de Libano.


Dum sepultado de Nazar Naĝarjan, estro de la kristana Libana Socialdemokrata Partio (pli konata kiel Kataeb), pereinta dum la eksplodo, la nova estro Sami Gemajel diris ke lia partio revokas tri siajn deputitojn el la parlamento. Ministro pri informado Manal Abdel Samad anoncis sian eksiĝon, akuzinte la registaron pri malkapablo "realigi aspirojn de la libananoj". Estro de la Maronita Eklezio patriarko Bechara Boutros al-Rahi ankaŭ alvokis la registaron rezigni.

Oni raportis ke la protestojn partoprenis almenaŭ 10 mil homoj. Almenaŭ 14 ĵurnalistoj estis atakitaj de polico.

La registaro de Usono anoncis sian subtenon de la rajto de la libananoj je "pacaj protestoj".

Dum enketado daŭras, 19 respondeculoj estas malliberigitaj. Eksa ĉefministro Tammam Salam (2014-2016) neis asertojn ke li sciis pri la ŝipo alportinta danĝerajn kemiaĵojn al Bejruto kaj pri ties stokado en la haveno sen necesaj sekurecaj aranĝoj.

La nombro de la viktimoj de la eksplodo plu kreskas. La 8-an de aŭgusto mortis la 55-jara Hedwig Waltmans-Molier, edzino de la nederlanda ambasadoro Jan Waltmans. La geedzoj estis vunditaj en sia apartamento. 21 homoj plu estas serĉataj. 25 pereintoj restas neidentigitaj.

Dume pluraj landoj jam donis aŭ promesis humanitaran helpon al Libano, kiu tuj post la katastrofo petis ĝin, agnoskinte ke ĝi ne kapablos solvi la problemon memstare. Estro de la Araba Ligo Ahmed Aboul Gheit promesis mobilizi la araban mondon. Sud-Koreio anoncis helpon je unu miliono da dolaroj. Britio donis 6,5 milionojn da dolaroj. Vic-prezidanto de Turkio Fuat Oktay diris, ke Turkio pretas konstrui la havenon denove. Dume la turka haveno Mersin asistos Bejruton. Dum hodiaŭa videokonferenco ŝtatestroj de pluraj landoj promesis helpon: Kataro — 50 milionojn da dolaroj, Francio — 50 milionojn da eŭroj, Germanio — 20 milionojn da dolaroj, Kuvajto — 41 milionojn da dolaroj, Eŭropa Komisiono — 63 milionojn da euroj, Kipro — 5 milionojn da eŭroj. Usona prezidanto Donald Trump diris ke tri grandaj aviadiloj kun medicinaj ekipaĵoj jam flugas al Libano. Franca prezidanto Emmanuel Macron, vizitinta Bejruton la 7-an de aŭgusto, promesis al la libananoj, ke la rekonstruado de la urbo ne estos transdonita al la "koruptitaj manoj".

Oni pritaksas koston de la rekonstruado de la urbo je unu miliardo da dolaroj. Ekonomikistoj opinias ke la lando perdis ĉi-jare 25% de la Malneta Enlanda Produkto.

Fontoj