Malkonsento inter Sauda Arabio kaj Rusio faligis tutmondajn financajn merkatojn

Mardo, la 10-a de marto 2020

Flago de OPEL

Nokte al la 9-a de marto prezo de la nafto de speco Brent falis ĝis 30 dolaroj por barelo. Sekvis drasta falo de prezoj en la aziaj, eŭropaj kaj usonaj financaj merkatoj. La kurzo de la rusia rublo rilate eŭron kaj usonan dolaron falis.

La krizon kaŭzis malkonsento inter Rusio kaj OPEL pri limigo de naftoproduktado. La nuna interkonsento limigas suman elminigadon je 1,6 milionoj da bareloj tage malpli ol en oktobro 2018, sed ĝia tempodaŭro finiĝos la 1-an de aprilo. OPEL insistis longigi ĝin ĝis la fino de 2020 kun plia redukto je 1,5 milionoj da bareloj tage por kompensi eventualajn perdojn, kaŭzotajn de malkresko de naftopostulado dum la epidemio de COVID-19 kaj sekvonta ĝin ekonomia malrapidiĝo. Tion kontraŭis Rusio, proponanta nur longigi jamajn limigojn por tri monatoj. Sekve de tiu malakordo nova interkonsento ne estis subskribita.

Tio signifas ke ekde aprilo ĉiuj limigoj pri naftoelminigado malvalidiĝos kaj la merkaton inundos abundo da nafto. Jam kelkajn horojn post la kolapso de la intertrakto, okazinta en la stabejo de OPEL en Veno (Aŭstrio), la registaro de Sauda Arabio, kiu estas la ĉefrolulo en OPEL, ordonis al sia nafta monopolo Saudi Aramco doni al aĉetontoj senprecedencan rabaton je 6-8 dolaroj por barelo da kruda nafto, kio signifas ke la ĉefa sauda naftospeco Arab Light kostos al eŭropaj naftorafinejoj je 10,25 dolaroj malpli ol la nafto Brent. Dume la rabato por la ĉefa rusia naftospeco Urals estas nuraj 2 dolaroj kompare al Brent. Tiajn rabatojn Sauda Arabio ne faris de almenaŭ 20 jaroj.

Pro tio jam la 6-an de marto prezo de la nafto Brent falis je 9% — ĝis malpli ol 46 dolaroj por barelo, kio ne okazis ekde junio 2017. Prezo de la nafto WTI falis ĝis 41,77 dolaroj, do ankaŭ je 9%. Tiu unutaga prezofalo estis maksimuma por lastaj 11 jaroj. Samtempe falis akcioj de naftofirmaoj, inkluzive de tiuj usonaj, elminigantaj skistan nafton kaj akcioj de Rosneft. La matenon de la9-a de marto prezo de la aprila kontrakto por la nafto Brent falis ja preskaŭ 30%, ĝis 31,38 dolaroj, tiu de nafto WTI — ĝis 27,9 dolaroj. La kurzo de la rusia rublo falis ĝis 75 rubloj kontraŭ usona dolaro kaj 86 rubloj kontraŭ eŭro. Kosto de bitmono falis je 10%, prezo de oro atingis 1700 dolarojn por unco, kio okazas unuafoje post 2012. La Banko de Rusio haltigis aĉetadon de eksterlandaj valutoj por 30 tagoj laŭe al la buĝeta regulo. La 10-an de marto je 8:38 (moskva tempo) maja kontrakto de Brent kostis 37,03 dolarojn. La aprila kontrakto de nafto WTI en la borso NYMEX altiĝis ĝis 33,53 dolaroj.

Iuj fontoj asertas, ke la krizon iniciatis la prezidanto de la ŝtata rusia firmao Rosneft (eo: Rusnafto) Igor Seĉin, kiu kvazaŭ asertis, ke Rusio havos profiton eĉ kun naftoprezo malpli ol 40 dolaroj dum usonaj skistonaftaj firmaoj iĝos malprofitaj, do iliaj pozicioj en la merkato malfortiĝos kaj almenaŭ parte estos kaptitaj de Rusio. Iuj opinias ke tiel la rusia registaro klopodas puni la usonan registaron pro ties premo kontraŭ Rosneft kaj la rusia gasdukto Norda Fluo — 2, kies konstruado haltis en decembro 2019 pro la usonaj sankcioj je nuraj 150 km for la germana bordo.

Iuj fakuloj opinias ke sekva paŝo de Sauda Arabio povas esti drasta kreskigo de la elminigado. Anonimaj fontoj en la sauda naftoindustrio asertas, ke post la 1-a de aprilo la lando povos levi la naftoelminigadon de la nunaj 9 milionoj da bareloj tage ĝis 11 kaj poste eĉ ĝis 12 milionoj. Sekva renkontiĝo inter OPEL kaj Rusio okazos la 18-an de marto. Lastan fojon Sauda Arabio iniciatis prezomiliton en 1998 kaj tio faligis la prezojn ĝis 9,55 dolaroj. La nenomitaj fontoj asertas, ke Rosneft planas post la 1-a de aprilo kreskigi la naftoelminigadon je 300 mil bareloj tage ene de unu aŭ du semajnoj.

La ekonomio de Rusio en mallongdaŭra perspektivo restos stabila, ĉar la ŝtata buĝeto estas kalkulata surbaze de prognozo de naftoprezo je 42 dolaroj. Ĉiuj elspezoj super tiu ĉi prezo estas konvertataj je eksterlandaj valutoj kaj stokataj en la Fonduso de Nacia Bonfarto kiel strategia rezervo. La falo de la kurzo de la rusia rublo subtenos lokan produktadon, sed damaĝos interesojn de importantoj kaj de la loĝantaro, kiu grandparte dependas de eksterlandaj varoj. La rusia ministerio pri financoj deklaris, ke la menciita fonduso disponas 150 miliardojn da usonaj dolaroj, kio egalas al 9,2% de Malneta Enlanda Produkto kaj sufiĉas por rekompenci la perdojn pro la falo de la naftoprezoj ĝis 25-30 dolaroj dum 6 ĝis 10 jaroj.

La ŝtata buĝeto de Sauda Arabio estas kalkulata surbaze de prognozo de naftoprezo je 83 dolaroj, do por rekompenci la perdojn ĝi devos draste kreskigi la elminigadon. Iuj rimarkigas politikajn sekvojn de la krizo. La 6-an de marto matene estis arestitaj kiel ŝtatperfiduloj nepo de la reĝo Muhamed ben Naif al-Saud kaj reĝa frato Ahmed ben Abdulaziz al-Saud. Danke al tio tronheredonto princo Mohammed bin Salman bin Abdulaziz Al Saud forigis siajn lastajn konkurantojn. La nuna reĝo Salman bin Abdul-Aziz Al Saud havas jam 84 jarojn.

Fontoj