Greta Thunberg revenis al lernejo

Mardo, la 25-a de aŭgusto 2020

Greta Thunberg.


La 24-an de aŭgusto sveda ekologia aktivulino Greta Thunberg sciigis ke ŝi revenas al lernejo, kiun ŝi forlasis antaŭ unu jaro por sia tutmonda kampanjo celinta haltigi klimatan ŝanĝon.

La 17-jara junulino publikigis en Tvitero sian foton surbicikle kaj kun lerneja dorsosako. Lastan fojon ŝi vizitis lernejon en junio 2019, post kio komenciĝis ŝia vojaĝado tra la mondo, dum kiu ŝi paroladis ĉe diversaj ekologiaj kaj politikaj kunvenoj kaj renkontiĝis kun altranguloj kaj famuloj, postulante "komplete kaj tuj" ĉesigi elminadon de fosiliaj brulaĵoj kaj transiri al daŭripova disvolviĝo kaj akuzante ŝtatestrojn pri ignorado de alproksimiĝanta tutmonda katastrofo.

Tiucele ŝi interalie navigaciis trans Atlantiko en jaĥto, klopodante tiel allogi atenton al kabrondioksida emisio fare de aviadiloj kaj proponi tion, kion ŝi nomis ekologia alternativo. En Nordameriko la junulino parolis al mondgvidantoj en sidejo de Unuiĝintaj Nacioj dum klimata pintokunveno, kverelis kun prezidanto Donald Trump, renkontiĝis kun eks-prezidanto Barack Obama kaj ricevis ŝlosilon de Montrealo, veturante tra la kontinento en elektra aŭto de la usona firmao Tesla, Inc., senpage luigita al ŝi de aktoro kaj eks-guberniestro de Kalifornio Arnold Schwarzenegger. La lasta punkto de ŝia vojaĝo devis esti plia konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en la urbo Santiago de Ĉilio (Ĉilio), sed tie eksplodis popola ribelo, do la aktivulino post Usono revenis en katamarano al Eŭropo por partopreni en alia konferenco en Madrido (Hispanio). Katolika frataro el la urbo Talavera de la Reina proponis al ŝi daŭrigi vojaĝon el Lisbono al Madrido sur azeno por eviti emisiadon de karbondioksidoj, sed Greta elektis trajnon.

La 20-an de aŭgusto Greta Thunberg renkontiĝis kun germana kanceliero Angela Merkel, kiu nun estas ankaŭ prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ŝi postulis haltigi ĉian investadon en fosilaj brulaĵoj kaj establi ĉiujaran buĝeton por la celoj de klimata agado, bazita sur plej aktualaj sciencaj esploroj. Ŝi aparte kritikis planon de G20, celantan restarigon de la monda ekonomio trafita de la kronvirusa pandemio, ĉar laŭ tiu ĉi plano industrioj ligitaj al fosiliaj brulaĵoj ricevos pli da subvencioj ol ligitaj al la renoviĝanta energio. Nun 60-70% de la energio tutmonde estas produktata per bruligado de fosiliaĵoj.

Fontoj