103 lingvoj nun tradukeblas per Google-Tradukilo

Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016

Google-Tradukilo (angle: Google Translate), la servo pri aŭtomata tradukado de Google ĵus superis la centon da lingvoj tradukeblaj, danke al 13 novaj lingvoj jen por la reteja versio, jen por la poŝtelefona.

Ek de ties apero en 2006 kun tradukoj inter la angla kaj la araba, ĉina kaj rusa, la elekto de tradukeblaj lingvoj iom-post-iome pligrandiĝis. Entute, Google-Tradukilo nun permesas traduki al kaj en 103 malsamajn lingvojn, kiuj, laŭ Google, reprezentas preskaŭ al la 99% el la populacio aliranta Interreton.

La novaj lingvoj estas la amhara (la dua plej parolata semida lingvo post la araba), korsika, frisa (denaska lingvo de pli ol la duono el la loĝantaro de Frislando en Nederlando), havaja, kurda, luksemburga, samoa, skotgaela, ŝona, sinda, paŝtoa kaj la kosa (la dua plej parolata lingvo en Sudafriko).

En la blogaĵo kie Google anoncas ĉinovajn 13 lingvojn, la entrepreno ankaŭ difinas kiel ili decidas aldoni novajn lingvojn aŭ kiel funkcias pli detale la servon. Por ke lingvo estu kandidato eniri Google-Tradukilon, ĝi devas havi skribitan version (do, ne nur parola lingvo) kaj havi konsiderindan kvanton da jam tradukitaj tekstoj disponeblaj en la reto. De tie, la sistemo de Google miksas la disponeblajn tekstojn kaj algoritmojn por identigi modelojn statistikajn grandskale, danke al tio ili kutime plibonigas la servon. Tiel la maŝinoj de Google "lernas" plibone traduki.

Sed ankaŭ, laŭ Google, pli ol tri milionoj da personoj apartenas al la komunumo de Google-Tradukilo kaj helpas plibonigante la tradukaĵojn kaj tiel instruante al la maŝinoj. La volontuloj jam tradukis preskaŭ 200 milionojn da vortoj. Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Google volas ke pli da personoj partoprenu la komunumon de Google-Tradukilo por helpi.

Antaŭ kvar jarojn, en 2012, Google aldonis Esperanton al siaj tradukeblaj lingvoj. Tiam ili anoncis la novaĵon pere de blogaĵo kun Esperanta titolo (Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj), miris pro la bona kvalito de la Esperantaj tradukoj kaj certigis ke ili ambaŭ (Esperanto kaj Google-Tradukilo) havas ambaŭ la saman celon: helpi al la homoj kompreni unu la alian.

Fontoj