Nombro de infektitoj en Ĉinio superis tiun de SARS

Merkredo, la 29-a de januaro 2020

Gazetara konferenco en hospitalo

Nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio superas ciferojn de Saroso — epidemio, kiu en 2002-2003 infektis 5325 kaj mortigis 349 homojn en la kontinenta Ĉinio kaj pli ol 600 tutmonde. Ĉi-foje nombro de la mortintoj jam atingis 132, el kiuj 125 en la provinco Hubejo.

La ciferoj kreskas ĉiutage kaj rapide. La 28-an de januaro nur en Hubejo estis registritaj pliaj 840 konfirmitaj infektiĝoj. Ĉirkaŭ 3300 homoj estis enhospitaligitaj en Hubejo, pli ol 20 mil observataj. Kuracistoj diras ke plejparto de la mortintoj aĝis pli ol 60 jarojn kaj havis sanproblemojn.

Tibeto sciigis pri la unua suspektata kazo, kio signifas ke la viruso atingis la lastan ankoraŭ ne infektitan regionon de Ĉinio. La registaro de Honkongo rifuzis fermi la limojn kun la kontinenta Ĉinio, kiel tion postulis opozicio. Responde al tio protestantoj atakas fervojon kaj aliajn transportajn liniojn, kiuj ligas la insulon al la kontinenta Ĉinio, klopodante tiel obstakligi la trafikon.

Tutmonde la viruso trafis jam almenaŭ 15 landojn. Sud-Koreio, Germanio, Hispanio kaj Barato pripensas evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, dum Usono faris tion hieraŭ, sendinte specialan flugon. 240 evakuitaj usonanoj flugis al Ontario (Kalifornio), ĉar en tiu urbo troviĝas flughaveno, antaŭ dek jaroj destinita de la registaro por akceptado de la evakuataj usonanoj. Ankaŭ Japanio sendis specialan flugon por evakui ĉirkaŭ 200 siajn civitanojn.

La flugkompanio United Airlines nuligis flugojn laŭ 24 itineroj al Ĉinio, inkluzive Honkongon. Usono proponis al Ĉinio akcepti teamon de usonaj fakuloj, kiuj helpos bridi la epidemion. En Japanio estas konfirmitaj tri infektiĝoj, inter kiuj estas maljuna ŝoforo de buso, kiu neniam vizitis Uhanon, sed dufoje veturigis ĉinajn turistojn en la gubernio Nara. La transportitaj de li turistoj montris neniujn simptomojn de malsano kaj jam revenis al Ĉinio. Antaŭtage en Germanio estis registrita kazo, kiam loka viro infektiĝis de sia ĉina kolego. Tio estas la unuaj kazoj de transiro de la viruso ekster Ĉinio de homo al homo.

Fontoj


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo