Ebolo furiozas en Kongo

Merkredo, la 22-a de julio 2020

Flegistino en protekta ekipaĵo dum ebola eksplodo. Zairo, 1995.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis, ke ebolo disvastiĝas tra okcidentaj regionoj de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi anoncis eksplodon de la malsano la 1-an de junio. Ekde tiam en la okcidenta Ekvatora provinco estis registritaj 56 konfirmitaj kazoj kaj 3 supozitaj. 20 homoj mortis.

Tra la provinco fluas rivero Kongo, servanta kiel aktiva trafikejo, laŭ kiu lokanoj veturas je miloj da kilometroj. Haveblas ankaŭ la orienta epicentro, kiu proksimas al la najbaraj Ugando kaj Ruando. Tiu okcidenta situas 1000 km for, ĉe la urbo Mbandaka, ĉefurbo de Ekvatora provinco. La 25-an de junio MOS deklaris eksplodon de ebolo en la orientaj provincoj Iturio kaj Norda Kivuo.

MOS diris, ke ĝi vakcinis kontraŭ ebolo pli ol 320 mil homojn, inkluzive pli ol 12 mil dum tiu ĉi eksplodo. Oni provas krome edukajn lecionojn kaj moveblajn lavstaciojn. MOS mobilizis tiucele 1,72 milionojn da dolaroj, sed avertas ke tio sufiĉos nur por kelkaj semajnoj.

Tio estas la 11-a eksplodo de ebolo ekde ĝia unua registriĝo en 1976. La antaŭa eksplodo komenciĝis en aŭgusto 2018 kaj finiĝis rn de junio 2020. Ĝi mortigis 2 280 homojn, okupinte la duan lokon laŭ mortonivelo en Afriko (en 2013-2016 en Okcidenta Afriko ebolo mortigis 11 300 homojn). Nur en Ekvatora provinco de majo ĝis julio 2018 ebolo mortigis 33 homojn. Ĉi-foje nombro de la pereintoj estas ankoraŭ relative malalta, sed MOS atentigas ke "en la epoko de COVID gravas ne pretervidi aliajn kreskantajn malsanojn".

La viruso, kaŭzanta hemoragian febron, disvastiĝas per rektaj kontaktoj kun korpaj fluaĵoj de infektito, suferanta pro severaj vomado kaj diareo, aŭ kun kadavro. Fakuloj diras ke paroli pri la fino de la nova eksplodo eblos nur kiam pasos 42 tagoj ekde la lasta infektiĝo, ĉar tio estas duobla inkubacio de la hemoragia mikrobo. La viruso vivas en loka naturo, supozeble en vespertoj. Ĝi estas ne nur tre kontaĝa, sed ankaŭ ekstreme mortiga kun mortnivelo ĝis 90%.

Demokratia Respubliko Kongo estas unu el plej riĉaj je naturaj resursoj, sed tamen ekonomie kaj sociale malriĉegaj landoj en la mondo. Nun ĝi suferas pro epidemioj de morbilo (jam mortiginta pli ol 6000 homojn) kaj COVID-19, kiu jam infektis pli ol 3000 kaj mortigis 188 homojn. Samtempe en la orientaj provincoj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, kaŭzanta amasajn detruojn kaj fuĝadon de civiluloj.

Fontoj