Vjetnamio evakuos 80 mil turistojn el Danango pro la nova kronviruso

Mardo, la 28-a de julio 2020

Registriĝo por rapida testado. Hanojo, Vjetnamio.


La registaro de Vjetnamio informis ke 80 mil turistoj estos evakuitaj el la feria urbo Danango. Dum kvar tagoj la feriantoj (plejparte vjetnamoj) estos forportataj de flugkompanioj Bamboo Airways, Pacific Airlines kaj VietJet Air, plenumontaj ĝis 100 flugojn tage al 11 urboj de la lando. Ĉiuj aliaj enlandaj flugoj el Danango estas provizore nuligitaj, ŝoseoj blokitaj por ĉiaj enira kaj elira trafiko krom transportado de la pacientoj, laboristoj, ekspertoj, manĝaĵoj kaj varoj. La aŭtoritatoj asertas, ke temas pri nova, oble pli agresa stamo de COVID-19.

Unuafoje ĝi estis trovita la 25-an de julio ĉe 57-jara lokano, kiu ne forlasis la landon dum almenaŭ unu monato. Li venis al la Hospitalo C la 20-an de julio kun febro, tusado kaj sputado. Testo surbaze de metodo RT-PCR, farita dufoje la 23-an de julio en la urba Centro pri Kontrolado de Malsanoj konfirmis ke temas pri COVID-19. La samploj estis senditaj al la Pasteur-Instituto en Nha Trang kaj la Nacia Instituto de Higieno kaj Epidemiologio en Hanojo, kie la rezulto estis konfirmita. Samtempe estis testitaj 102 homoj, kiuj havis proksimajn kontaktojn kun la infektito, inkluzive liajn familianojn kaj hospitalajn medicinistojn. Ĉiuj 102 testoj estis negativaj. Oni supozas ke li infektiĝis en unu el lokaj klinikoj. Sekvan tagon en la urbo estis registritaj du pliaj infektiĝoj kaj la 27-an de julio — pliaj 11 pacientoj je la aĝo de 24 ĝis 70 jaroj. Sume jam estas registritaj 16 infektiĝoj, el kiuj 15 rilatas al tri urbaj hospitaloj. Stato de du pacientoj estas karakterizata kiel grava.

Ĝis mateno de la 27-a de julio estis testitaj 761 homoj, ĉiuj negative. 285 homoj estas izolitaj en iliaj loĝejoj, 276 aliaj estas kvarantenitaj en specialaj tendaroj aŭ hospitaloj. La sanaŭtoritatoj alvokis trapasi testadon ĉiujn kiuj vizitis la Hospitalon C ekde la 20-a aŭ 22-a de julio, la Ĝeneralan Hospitalon ekde la 16-a aŭ 18-a de julio, la Departementon de Intensa Medicino ekde la 23-a de julio, kaj la ĉambron 401, zonon B, kantinon kaj apotekon en la Ortopedia kaj Rehabilita Hospitalo inter la 14-a kaj 21-a de julio. La testadon pri COVID-19 en la lando plenumas 118 laboratorioj, el kiuj 66 konfirmas la rezultojn.

Ekde la 28-a de julio kvaranteno funkcios en tri urbaj hospitaloj (la Hospitalo C, la Ĝenerala Hospitalo, la Ortopedia kaj Rehabilita Hospitalo), en distriktoj Hai Chau, Thanh Khe, Son Tra, Ngu Hanh Son, Cam Le, Lieu Chieu kaj en stratoj Quang Trung Road (de Nguyen Thi Minh Khai-Quang Trung kruciĝo ĝis Dong Da-Quang Trung kruciĝo), Hai Phong Road (de Hai Phong-Nguyen Thi Kinh Khai kruciĝo ĝis Hai Phong-Ong Ich Khiem kruciĝo), Ong Ich Khiem (de Ong Ich Khiem-Hai Phong kruciĝo ĝis Ong Ich Khiem-Dong Da kruciĝo), kaj Nguyen Thi Minh Khai Road (de Quang Trung-Nguyen Thi Minh Khai kruciĝo ĝis Nguyen Thi Minh Khai-Hai Phong kruciĝo). La sociala distanciĝo estas deviga ankaŭ en la kampara distrikto Hoa Vang.

La hospitalo C. Danango, Vjetnamio.

La loĝantoj de la kvarantenitaj areoj rajtos eliri surstraten nur por aĉeti manĝaĵojn kaj kuracilojn, labori en fabrikoj aŭ en ekstreme urĝaj kazoj. Oni ne rajtos kolektiĝi po pli ol duope ekster lernejoj, oficejoj, hospitaloj kaj publikaj lokoj. Oni devos surporti maskojn, lavi ofte la manojn kaj gardi distancon je almenaŭ du metroj. Ekde la 28-a de julio ĉiuj ne plej necesaj servoj kaj organizaĵoj estos fermitaj, ĉiuj festivaloj kaj publikaj aranĝoj malpermesitaj. Lernejoj plu funkcios, sed iliaj administracioj devos redukti nombron de la lernantoj en ĉiu klaso. Nur du provincoj (Bac Giang kaj Delto de la Ruĝa Rivero) postulis, ke la revenontoj trapasu kvarantenon dum la aliaj diris, ke sufiĉos plenumi sansekurajn paperojn.

La unua infektiĝo estis registrita en Vjetnamio jam fine de januaro. Tamen la lando sukcesis rapide kaj efike bridi la disvastiĝon de la viruso kaj jam 99 tagojn ne estis registritaj novaj kazoj. Sume okazis 431 infektiĝoj (el ili 276 alportitaj), 365 pacientoj jam resaniĝis kaj eĉ ne unu mortis. Tamen ekde marto la landlimoj estas fermitaj por eksterlandaj turistoj. Nur en junio oni permesis al iom pli ol 400 japanaj komercistoj veni per kelkaj mendoflugoj. Post la kronvirusa eksplodo en Danango la aŭtoritatoj postulis aktivigi lukton kontraŭ la kontraŭleĝa enmigrado, kiu supozeble estas unu el ĉefaj fontoj de la alportado de la infekto.

Oni konsideras Vjetnamion brila ekzemplo de rapida ĉesigo de la epidemio danke al ekstreme striktaj kaj urĝaj limigoj. La 12-an de februaro post registri sep infektiĝojn norde de Hanojo estis fermita por 20-taga kvaranteno kampara komunumo kun 10 mil loĝantoj, kio estis la unua ekzemplo de longdaŭra kvaranteno de tiom granda homamaso ekster Ĉinio. Jam la 13-an de februaro nombro de konfirmitaj kazoj falis ĝis 16, post kio dum tri semajnoj ili tute ĉesis kaj la dua ondo venis nur en marto, kiam miloj da vjetnamoj revenis de eksterlande. Ĉiuj revenintoj pasigis du semajnojn en kvaranteno. La tutnacia kvaranteno daŭris tri semajnojn kaj finiĝis fine de aprilo, kiam lernejoj kaj komercejoj ekfunkciis denove.

Danango estas populara ripozejo, kies vidindaĵoj kaj plaĝoj ĉiujare altiras multe da vjetnamaj kaj eksterlandaj turistoj. En 2019 ĝin vizitis 8,7 milionoj da turistoj, el kiuj 5,2 milionoj estis vjetnamoj.

Fontoj