Rusio registris la unuan vakcinon kontraŭ COVID-19

Merkredo, la 12-a de aŭgusto 2020

La rusia vakcino Sputnik V.


La 11-an de aŭgusto dum registara kunsido la rusia prezidanto Vladimir Putin sciigis ke la unua rusia vakcino kontraŭ COVID-19 estas registrita, ĉar ĝi pruvis siajn efikecon kaj sekurecon. Li aldonis ke unu el liaj filinoj "partoprenis en la eksperimento" kaj estis vakcinita.

La vakcino havas oficialan nomon Gam-COVID-Vac kaj la neoficialan Sputnik V — omaĝe al la samnoma kosmoŝipo, lanĉita la 19-an de aŭgusto 1960, do preskaŭ ekzakte antaŭ 60 jaroj. En la kosmoŝipo troviĝis pluraj bestoj, testataj por kompreni kiel vivaĵoj fartos en kosmo. Inter ili estis la famaj hundoj Belka kaj Strelka. Ĉiuj bestoj bonstate revenis al la Tero. Baldaŭ post la alteriĝo la hundino Strelka naskis ses sanajn hundidojn, unu el kiuj la sovetia ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov donacis al Caroline Kennedy, filino de la usona prezidanto John F. Kennedy.

Vladimir Putin detaligis, ke post la vakcinado lia filino spertis febron ĝis 38 gradoj, kiu sekvan tagon malaltiĝis ĝis 37 gradoj. "Kaj jen ĉio. Post la dua injekto, la dua vakcinado denove temperaturo iom altiĝis, sed poste ĉio ĉesis, ŝi fartas bone" rakontis la prezidanto. Li ne klarigis pri kiu el du liaj filinoj temas. Direktoro de la Esplora Centro de Epidemiologio kaj Mikrobiologio de N. F. Gamaleja Aleksandr Gincburg diris ke li ne scias kiamaniere filino de la prezidanto trapasis la vakcinadon. "Verŝajne ŝi estis volontulo, mi pasportojn ne rigardis. Vizaĝe mi ne konas ĉiujn volontulojn" diris li. La 20-an de julio novaĵagentejo Bloomberg sciigis, ke rusiaj komercaj kaj politikaj elituloj ekde aprilo havis aliron al la ankoraŭ testata vakcino kaj iuj estis vakcinitaj. Antaŭ kelkaj tagoj la ĉefa redaktoro de la radiostacio Eĥo de Moskvo Aleksej Venediktov publike agnoskis, ke li ricevis proponon trapasi vakcinadon, sed rifuzis ĝin pro sekurecaj konsideroj. Li ankaŭ konfirmis, ke li konas homojn, kiuj faris tion.

Prezidanto Vladimir Putin en registara kunsido. La 11-a de aŭgusto 2020.

Vladimir Putin diris ke la vakcinado en Rusio estos propravola kaj senpaga. La ministro pri sano Miĥail Muraŝko klarigis ke la vakcinon produktos la Centro de N. F. Gamaleja kaj kompanio Binnofarm, kaj poste ankaŭ aliaj organizaĵoj. Vic-ĉefministro Tatjana Golikova diris, ke fine de aŭgusto — komence de septembro komenciĝos vakcinado de la medicinistoj kaj ke oni esperas, ke la kreota imuneco daŭros ĝis du jaroj. Ankaŭ instruistoj estos amase vakcinataj, kiel endanĝerigataj pro abundo da interhomaj kontaktoj. Vasta aplikado de la vakcino komenciĝos nur post la fino de la tria etapo de ĝia testado, kiu ankoraŭ ne komenciĝis, do jam sekvan jaron. Oni diris, ke la tria fazo de la testado okazos en kelkaj landoj, inter kiuj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saud-Arabio, Filipinoj kaj eble Brazilo.

Estro de la Rusia Fonduso de la Rektaj Investoj Kirill Dmitrijev diris ke lia organizaĵo jam ricevis mendojn por unu miliardo da dozoj el pli ol 20 landoj kaj nun intertraktas pri uzado de la vakcino en Azio, Sudameriko kaj Proksima Oriento. La unuaj dozoj de la vakcino jam estas fabrikitaj kaj pretas esti senditaj al rusiaj regionoj. Oni planas starti fabrikadon en Barato, Sud-Koreio kaj Brazilo. Eble ĝi okazos ankaŭ en Saud-Arabio, Turkio kaj Kubo.

Kubo havas perfektajn kapablojn por produkti la vakcinojn. Ni priparolas la lanĉon de la produktado kun kelkaj kubaj entreprenoj. Ni kredas ke Kubo povas iĝi unu el ŝlosilaj centroj de la produktado de la vakcino.
Kirill Dmitrijev, estro de la Rusia Fonduso de la Rektaj Investoj.

La 10-an de aŭgusto la Asocio de la Organizaĵoj de Klinikaj Esploroj, en kiu anas farmaciaj kaj esploraj organizaĵoj, sendis al la rusia Ministerio pri sano leteron, en kiu ĝi proponis prokrasti registradon de la vakcino, ĉar ĝian testadon partoprenis nur kelkdek homoj kaj la amasa fabrikado ankoraŭ ne pretas. Ili atentigis ke la nova vakcino baziĝas sur alia vakcino kontraŭ la viruso de la mezorienta spira sindromo (angle: MERS), kies testado ankaŭ daŭras, do "ankoraŭ mankas bazoj por konkludi pri ĝia efikeco". La subskribintoj alvokis la ministerion "ne urĝigi kreadon" de la vakcino, ĉar en la mondo jam estas kreataj 26 vakcinoj, kaj en testado de ses el ili partoprenas miloj kaj eĉ dekmiloj da homoj. "La urĝa registriĝo ne faros Rusion ĉampiono en tiu ĉi konkuro, ĝi nur subigos al nenecesa danĝero la finajn konsumantojn de la vakcino" tekstas la letero.

Tamen la aŭtoritatoj rifuzis la proponon kaj registris la vakcinon kun permeso je limigita aplikado, klariginte ke tio estas normala vojo, kiun sekvas ankaŭ iliaj kolegoj el Usono kaj Eŭropo. Antaŭe la kreinto de la vakcino detale rakontis pri ĝia testado kaj avertis, ke nun temas pri la aprobo por limigita uzado kaj ke la amasa fabrikado kaj uzado de la vakcino komenciĝos nur post la fino de la tria etapo, laŭe al la klasika skemo, aprobita tutmonde. Eksterlandaj fakuloj konfirmas ke la metodo, uzata de la rusiaj sciencistoj, similas al tiu, surbaze de kiu kreas siajn vakcinojn iliaj kolegoj en la Universitato de Oksfordo kaj la brita konzerno AstraZeneca, kiu plenumas nun la trian etapon de la testado en Britio, Brazilo kaj Sud-Afriko. Oni komentas ankaŭ ke strategio de "tranĉado de anguloj" forme de mallongigo de la testado kaj burokrataj proceduroj, jam ebligis al la sovetiaj sciencistoj krei en la 1950-aj jaroj efikan vakcinon kontraŭ poliomjelito, kiun ili testis je siaj propraj infanoj.

Anthony Fauci, direktoro de la Usona Nacia Instituto de Alergioj kaj Infektaj Malsanoj, konsiderata la ĉefa usona fakulo pri COVID-19, esprimis fortajn dubojn rilate efikecon kaj sekurecon de la rusia vakcino. Li diris ke haveblas multe da ankoraŭ ne fine pruvitaj vakcinoj, do oni povus jam morgaŭ komenci ilian uzadon, tamen ne faras tion pro la sekurecaj zorgoj.

Mi esperas ke la rusoj vere definitive pruvis, ke la vakcino estas sekura kaj efika. Mi serioze dubas ke ili faris tion.
Anthony Fauci.

La usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio diris, ke ĝi aprobos nur la vakcinon, kiu pruvos sian almenaŭ 50% efikecon. Samtage, la 11-an de aŭgusto la usona prezidanto Donald Trump anoncis kontrakton kun la usona biotekologia konzerno Moderna je 1,5 miliardoj da dolaroj por fabrikado de 100 milionoj da dozoj de vakcino, kies testado nun troviĝas en la tria fazo.

Fakulo de la Seĉenov-Universitato. Moskvo, Rusio.

Asista direktoro de la Tutamerika Organizo pri Sano, la regiona branĉo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Jarbas Barbosa diris, ke MOS ankoraŭ ne havas sufiĉan informon pri la rusia vakcino por fari konkludojn. Proparolanto de MOS Tarik Jasarevic diris ke ĝi jam pritraktas la antaŭkvalifikon de la vakcino.

Ni estas en proksima kontakto kun la rusiaj sanaŭtoritatoj kaj diskutoj daŭras pri la eventuala antaŭkvalifiko de la vakcino fare de MOS... La antaŭkvalifiko de ajna vakcino inkludas rigoran recenzadon kaj aliron al ĉiuj petitaj datumoj pri sekureco kaj efikeco.
Tarik Jasarevic, proparolanto de MOS.

La Parana Teknologia Instituto en la brazila ŝtato Paranao komencis intertraktojn pri produktado de la rusia vakcino. Ĝia estro substrekis ke iu ajn vakcino povas esti aplikata nur post la fino de la tria fazo de la testado. Guberniestro Ratinho Junior planas renkontiĝi hodiaŭ kun la rusia ambasadoro.

Prezidanto de Filipinoj Rodrigo Duterte laŭdis klopodojn de Rusio pri la kreado de la vakcino kaj diris ke li pretas persone partopreni en la testado. Li esprimis esperon ke Rusio liveros la vakcinon al lia lando senpage. Filipinoj estas inter la plej forte trafitaj de COVID-19 aziaj landoj kun pli ol 136 mil infektitoj, kies nombro lastatage kreskis je 6958.

La registaro de Ĉinio aprobis uzadon en la armeo de la ĉina eksperimenta vakcino Ad5-nCoV, kreita de la Pekina Bioteknologia Instituto (parto de la Akademio pri Militaj Medicinaj Sciencoj) kaj la bioteknologia kompanio CanSino Biologics. Rezultoj de ĝia testado estis publikigitaj en la medicina revuo Lancet kaj bone traktitaj de fakuloj.

Ekfunkciis la oficiala plurlingva retejo de la vakcino Sputnik V www.sputnikvaccine.com.

Eksteraj ligiloj

Fontoj