Naftoprezoj unuafoje iĝis negativaj

Mardo, la 21-a de aprilo 2020

Naftopumpilo en Teksaso (Usono)

La 20-an de aprilo en la Novjorka Vara Borso (NYMEX) okazis falego de la naftoprezoj, kiuj unuafoje en la monda historio iĝis negativaj. Kosto de unu naftobarelo de la nafto WTI (Western Texas Intermediate), liverota laŭ estonta kontrakto (angle: futures) plenumota la 21-an de aprilo, je la 19-a horo falis de 18 ĝis 10 usonaj dolaroj, je la 21-a horo — ĝis 0,1 dolaro kaj poste iĝis negativa, atinginte minus 40,32 dolarojn. Ĉe la fermo de la borso la prezo stabiliĝis je minus 37,63 dolaroj. Tio signifas ke vendanto de la nafto pagos al la aĉetanto po 37,63 dolarojn por ĉiu liverota naftobarelo. La kontraktoj plenumotaj post unu monato estas vendataj po proksimume 21 dolaroj.

Samtempe falis la naftoprezoj en la eŭropa merkato de la tujaj kontraktoj, senprokraste plenumotaj (angle: spot). La rusia nafto de la tipo Urals falis ĝis minus 3 dolaroj, la nordeŭropa nafto Brent — ĝis minus 3,5 dolaroj. La nafto WTI estas uzata ĉefe en Usono, Brent produktiĝas en Eŭropo, Urals estas liverata el Rusio al Eŭropo.

La falegon kaŭzis drasta malaltiĝo de naftokonsumado tra la mondo, kiu estas sekvo de la kvaranteno pro la pandemio de Covid-19, grave bremsinta la tutmondan ekonomion kaj trafikon. Ekzemple en Usono la industria produktado reduktiĝis en marto je 5,4% (malgraŭ prognozitaj 4%), pomalgranda vendado — je 8,7% (oni atendis 8%). La Monda Energetika Agentejo prognozas, ke en aprilo troa naftoproponado egalos al 29 milionoj da naftobareloj tage, kaj averaĝe en 2020 estos proponataj po 9,3 milionoj da troaj naftobareloj tage. En Usono estas haltigitaj jam 13% de la naftoputoj, tamen la rafinejoj ne pretas pagi por la nafto pli ol 2 dolarojn por naftobarelo.

Pro specifaj trajtoj de la naftoelminigado, ĝi ne povas esti tuj ĉesigita aŭ malaltigita. Haltigado de naftoputo estas multekosta kaj komplika teknologia proceduro, same kiel ĝia posta reaktivigo, kiu aldone ne garantias restarigon de la antaŭa elminiga nivelo. Kapacito de la naftorezervujoj kaj cisternoŝipoj tra la mondo estas limigita, do ili rapide pleniĝas, post kio ne eblos stoki la elminigotan nafton. Stokado de la nafto en ili estas pagenda servo, do foje naftoproduktantoj preferas vendi nafton senprofite aŭ eĉ pagi al aĉetanto, preta akcepti ĝin kaj konsumi aŭ stoki proprakoste.

La troa naftoproduktado daŭras malgraŭ la interkonsento de la OPEL-membroj pri reduktado de la elminigado kaj malgraŭ grava reduktiĝo de la skistonafta industrio en Usono. Tamen la falo de la tutmonda ekonomio estas pli granda ol oni prognozis, do tujaj kaj baldaŭ plenumotaj kontraktoj vendiĝas kontraŭ negativaj aŭ ekstreme minimumaj prezoj. Dume la prezo de la estontaj kontraktoj por la nafto WTI, plenumotaj en junio, falis je nuraj 14,1%, do ĝis 21,5 dolaroj, tiu de Brent — je 5,6% (ĝis 26,4 dolaroj) kaj poste ĝis 25,5.

La prezofalo ne influis longdaŭrajn kontraktojn, kies prezo estas fiksita. Do la plejaj suferintoj estis borsaj spekulaciantoj kaj naftofirmaoj, vendantaj sian nafton surbaze de estontaj kaj tujaj kontraktoj, kaj la falo preskaŭ ne influis kompaniojn liverantajn nafton surbaze de plurjaraj kontraktoj. Al la unuaj apartenas elminigaj firmaoj de Usono kaj Arabio, liverantaj la nafton precipe per cisternoŝipoj, kaj al la duaj — rusiaj firmaoj, liverantaj la nafton per naftoduktoj. Tion kaŭzis diferenco en la merkataj strategioj: la cisterne vendata nafto povas esti liverata ĉiutage al alia aĉetanto dum la naftodukta nafto estas liverata dum jardekoj al la sama aĉetanto, surbaze de plurjara kontrakto, garantianta ke liveranto kovros la kostojn de ties konstruado kaj la aĉetanto ricevos necesan kvanton da nafto.

Fontoj