Unuaj eksterlandanoj mortis en Ĉinio pro la koronoviruso

Sabato, la 8-a de februaro 2020

La unuaj eksterlandanoj aperis inter viktimoj de la koronoviruso en Ĉinio — po unu civitano de Usono kaj Japanio.

En Uhano, en la hospitalo Jinyintang mortis 60-jara civitanino de Usono. Oni raportis ke ŝi jam havis gravajn malsanojn antaŭe. Samloke mortis japana civitano, pli ol 60-jara. 19 aliaj eksterlandanoj estis infektitaj, du el ili jam resaniĝis.

En lasta tago la viruso mortigis 86 homojn: 81 en Hubejo du en Hejlongĝjango, kaj po unu en Pekino, Henano kaj Gansuo respektive. Pliaj 3399 infektiĝoj estis registritaj (el ili 2841 en Hubejo). Sume jam 34 889 homoj infektiĝis, 724 mortis kaj 2152 resaniĝis tutmonde. En Hubejo sume mortis jam 699 kaj infektiĝis 24 953 homoj.

La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis ke el 17 mil analizitaj infektiĝoj 82% estis klasifikitaj kiel mildaj, 15% kiel gravaj kaj nur 3% kiel krizaj. La oficialaj datumoj montras mortoftecon je 2% aŭ iom malpli. Reprezentanto de la organizaĵo rimarkis ankaŭ, ke aperis tutmonda deficito de la protektaĵoj. Postulado estas centoble pli granda kaj prezoj 20-oble pli grandaj ol antaŭe, kion stimulas ankaŭ abunda uzado de la protektaĵoj ekster kutima sanserva medio. La plej endanĝerigitaj estas la medicinistoj. El 138 malsanuloj en la hospitalo Zhongnan (Uhano) 40 estas medicinistoj, el kiuj 10 infektiĝis de la sama paciento. Dume 15 laboratorioj tra la mondo konsentis akcepti sangospecimenojn el landoj, kiuj bezonas helpon tiukampe.

Dume daŭras kvaranteno en plezurkrozŝipo, veninta al la haveno de Jokohamo (Japanio). Jam 64 kazoj de infektiĝo estas konfirmitaj inter ĝiaj pasaĝeroj. En Tajlando estis konfirmitaj 7 pliaj infektigoj (4 civitanoj de Ĉinio kaj tri tajlandanoj). Unu infektito estis en la grupo el 138 tajlandanoj, evakuitaj el Uhano. Du aliaj kontaktis ĉinajn turistojn. Sume en la lando estas jam 32 konfirmitaj infektiĝoj, el kiuj 23 rilatas al la ĉinaj civitanoj. 11 pacientoj resaniĝis, 22 restas en hospitaloj.

En Uhano estis eksigitaj du altranguloj post la morto de la loka kuracisto Li Wenliang, siatempe perskutita pro diskonigo de informoj pri la aperinta viruso. Pluraj ĉinaj civitanoj funebris lian hieraŭan forpason, marŝante laŭ stratoj kun sloganoj, mallevante la maskojn kaj sonigante fajfilojn. La Nacia Kontrola Komitato vendrede decidis sendi laborgrupon al Uhano por komenci ampleksan enketon pri okazaĵo koncerna al kuracisto Li Wenliang.

La 7-an de februaro la ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump, urĝante la usonan flankon reagi racie al eksplodo de la nova koronaria viruso. Li emfazis, ke la ĉinaj klopodoj por la prevento kaj regado iom post iom donas pozitivajn rezultojn, kaj Ĉinio havas plenan memfidon kaj kapablon triumfi super la epidemio. Similaj konversacioj okazis ankaŭ kun aliaj ŝtatestroj.

Indonezio malpermesis importadon de vivaj bestoj el Ĉinio. Lastjare ĝi importis ilin je 314 295 dolaroj. Eldonado de vizoj por la ĉinaj civitanoj estas ĉesigita, ĉiuj vizitintaj lastatempe Ĉinion ne rajtas eniri Indonezon.

Fontoj