La tutmondaj akcimerkatoj falegis pro timoj pri venonta recesio

Vendredo, la 13-a de marto 2020


Akcimerkatoj tra la mondo suferis gravajn malkreskojn de siaj valoroj pro timoj pri tutmonda recesio.

En Usono, la negocado estis aŭtomate haltigita 15 minutojn pro forte ekfalintaj akciprezoj nelonge post la malfermiĝo de la merkatoj ĵaŭdon, la 12-an de marto. La Dow Jones Industria Averaĝo falis 2 353 gradojn, tio estas malkresko je 10 elcentoj. Ankaŭ la indikiloj Standard & Poor's-500 kaj NASDAQ falis 10 elcentojn. Temas pri la plej malbona tago por la Novjorka Borso ekde la Nigra Vendredo — kraŝo de 1987.

La merkatoj mallonge pliboniĝis kiam la centra banko anoncis ke ĝi glatigos tion, kion ĝi nomas «tre nekutimaj malordoj» ĉe la ordinare fidindaj usonaj monrezervoj. Sed tiu optimismo baldaŭ malaperis.

Ankaŭ la eŭropaj akcimerkatoj malbone fartas. Londono malkreskis 11 elcentojn, la francan kaj germanan merkatojn trafis 12-elcenta malkresko. En Parizo la indikilo CAC 40 spertis la plej profundan falon en sia tuta historio.

Akcioj de veturaj kaj flugaj firmaoj suferis la plej gravajn batojn, kaj la naftoprezoj ankoraŭ falis, parte pro tio ke malpli da veturado signifas malpli da mendado.

La aziaj merkatoj ekfalegis vendredon, la 13-an de marto. Akciaj indikiloj en Japanio, Tajlando kaj Barato falis ĝis 10 elcentoj, ekfunkciigante provizoran halton de negocado en tiuj ĉi du lastaj landoj. La indikilo SET 100 en Bankoko malpliiĝis je 8,7 elcentoj kaj la Sensex en Mumbajo je 9,4 post la rekomenco de la negocado.

La malkresko ne estis tiom severa en la ĉeftero de Ĉinio, kie la loĝantaro estas resaniĝanta post la mortiga pandemio de COVID-19. La Ŝanhaja indikilo falis 3 elcentojn.

La Brazila Ibovespa indikilo fermiĝis je minus 15 elcentoj.

Spertuloj diras ke la ĉiam longiĝanta listo de fermoj, nuligoj kaj limigoj pro la kronviruso signifas malpli da elspezoj flanke de konsumantoj, malrapidiĝantan ekonomion kaj investajn timojn pri recesio.

Multaj financaj spertuloj diras ke tiu timo estigis novan «ursan» merkaton, pro la necerteco pri kien la nova kronviruso iros, kaj avertoj de la Monda Organizaĵo pri Sano ke la tutmonda pandemio ankoraŭ malpliboniĝos.

Makleristoj rekomendas al siaj klientoj serĉi kaj aĉeti malmultekostajn akciojn kaj investi en firmaoj kiuj kapablas rezisti tutmondajn ekonomiajn ŝokojn, inkluzive de asekuraj firmaoj kaj fabrikoj de ĉiutagaj konsumaĵoj.

Fontoj