Doku Umarov prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en Rusio

Merkredo, la 31-a de marto 2010

Vespere la 31-an de marto en Interreto estiĝis la videoparolado de la fifama ĉeĉena separatisto Doku Umarov, kiu prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en la Moskva metroo kaj la urbo Kizlar. Li deklaris, ke tio iĝis la la venĝo pro sekretoperacio, kiun faris la Federacia servo pri sekureco en Inguŝio la 11-an de februaro de 2010. Li ankaŭ minacis fari novajn terorajn agojn en Rusio.

Rezulte de la teroraj agoj en Moskvo pereis, laŭ la lastaj informoj, 39 kaj estis vunditaj 95 homoj. Pro tiuj en la urbo Kizlar estis mortigitaj 12 kaj vunditaj 23 homoj.

Vidu ankaŭ

Fontoj