Domingo gajnas mondan basbalan ĉampionecon
Vendredo, la 22-a de marto 2013
|
|
Dominika Respubliko senpoentigis Puertorikon 3-0 en San-Francisko marde nokte por gajni la Mondan Basbalan Klasikon 2013 kaj "balai" la serion. La dominganoj poentis du kurojn en nur la unua periodo, sed sole permesinta tri sekurbatojn por ilia kontraŭoj. Domingo alvenis al ilia unua finmatĉo poste la eliro de la ĉampionoj de antaŭaj eldonoj, Japanio, eliminitaj en la duonfino pro surprizvenko de Puerto-Riko, kaj estas la unua teamo nevenkita en la historio de la turniro. La Plej Valora Ludanto estis la dua bazulo Robinson CANÓ, ke ludas kun la klubo New York Yankees. Li frapis .469 kun du hejmenkuroj kaj pelis ses kurojn, dum la dominga ĵetaĵo permesis mezumon de 1.75 en ĉiuj matĉoj, sen koncedi ajn kuro en 25 kaj triono innings.
Ĉi tio estis la tria World Baseball Classic, kiel ĝin oficiale nomiĝas, kiu estas la ĉefa konkuro de basbalo internacia poste la emeritiĝo de la Basbala Mondpokalo en 2011.
Fontoj
- (en) Kevin Kaduk «WBC semifinal: Dominican Republic powers past Netherlands into final, remains undefeated» – Yahoo!, 19-a de marto 2013 (arkivita [ ])
- (es) Eric Núñez «Ahora sí: Dominicana puede presumir con un título» – Associated Press, 20-a de marto 2013 (arkivita [ ])
- (fr) «Classique mondiale: il y aura un nouveau champion» – Agence QMI, 18-a de marto 2013 (arkivita [ ])
- (zh) 李致嫻 (Chih-Hsien Lee) «卡諾3獲MVP 成球隊領袖» – 聯合報 (United Daily News), 21-a de marto 2013 (arkivita [ ])
- (zh) «多明尼加 全勝奪冠» – 世界日報 (World Journal), 20-a de marto 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |