Eksplodo ĉe flughaveno en San-Francisko

Sabato, la 11-a de septembro 2010

Grandega eksplodo okazis ĵaŭde vespere ĉe la Flughaveno San-Francisko en Kalifornio, Usono. Sekve ekbrulis multaj konstruaĵoj kaj domoj proksime de la flughaveno. Oni raportas, ke la loka benzinstacio estas ĉirkaŭita de la fajro.

Atestantoj priskribis "fajroglobon" kiu formiĝis post la eksplodo kaj detruis dekojn da domoj ĉe la proksimaĵo.

La lokaj aŭtoritatoj faras enketon pri la kaŭzo de la eksplodo, kaj esploras interalie ĉu ĝi estis kaŭzita de krevo en tergasa dukto.

Fontoj