En Sud-Koreio ekebliĝas retbankumado sen uzo de Internet Explorer

Vendredo, la 1-a de oktobro 2010

Sud-Koreiaj bankoj finfine komencas fari siajn retbankumajn servojn uzeblaj ankaŭ per TTT-legiloj aliaj ol Internet Explorer.

Populareco de diversaj TTT-legiloj en la mondo en la jaroj 1994-2009 (rigardi kun 1000-punkta larĝo)

La monopolo de la Mikrosofta Vindoza TTT-legilo Internet Explorer, stariĝinta kun ĝia venko en la tiel nomata "unua TTT-legila milito", ekde la jaro 2002 iom post iom foriĝadis en multaj landoj. Sed en Sud-Koreio ne estis tiel. Normoj pri sekurigo de retbankumo, postulantaj uzon de publikŝlosila ĉifrado (kaj malkomuna ekster Sud-Koreio protokolo "SEED" kreita en 1998 pro nekontenteco per la tiama versio de SSL), necesigis uzon de ActiveX-aj programoj, do ankaŭ de Internet Explorer kaj Vindozo. Pro tio en la jaroj 2007-2008 Internet Explorer estis uzata de ĉirkaŭ 99% de la uzantoj de TTT.

ActiveX estas fifama kiel kaŭzo de malsekuro. Ekzemple, atako en 2009 influis al pli ol 80 miloj da koreiaj komputiloj.

Pro tiu kaj aliaj kaŭzoj la Sud-Koreia registaro anoncis, ke ĝi permesos aliajn metodojn de identec-kontrolado ĉe ĉifritaj financaj komunikiĝoj en la reto.

En julio 2010, banko "우리은행" (angle: "Woori Bank", Esperante eble "Uri-Banko") komencis disponigi siajn retbankajn servojn ankaŭ al uzantoj de Mozila Fajrovulpo, Chrome de Google, Safari de Apple, kaj Opera. Kim Tong-hyung skribas en sia artikolo, ke ankaŭ ebliĝis uzo de la servoj per nevindozaj operaciumoj; kvankam ne klaras, per kiuj sin limas la listo, ĉar almenaŭ en la Makintoŝa necesas instali atestilojn kaj ĉifroprogramojn.

La banko "기업은행" (angle: "Industrial Bank of Korea", Korea industria banko) jam ebligas senvindozan retbankumadon per iuj poŝkomputiloj, sed ne per surtablaj komputiloj. Ĉi-monate la banko devas kontrakti pri ŝanĝoj de ĝia retbankuma servo, ebligontaj retbankumadon ankaŭ per TTT-legiloj aliaj ol Internet Explorer.

Aperis do palpebla espero pri ŝanĝo de la plurjara TTT-legila senelekteblo en Sud-Koreujo.

Fontoj