En orbito brazila-ĉina CBERS-satelito per Longa-Marŝo-raketo
Ĵaŭdo, la 12-a de februaro 2015
|
Kunlaborado
Brazilo kaj Ĉinio povas celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako, ĉar pasintdecembre estis lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj.
Nome la 7-an de decembro 2014 en la Tajuana Satelit-lanĉa Centro per la transporta raketo Longa Marŝo (Changzheng) 4B Ĉinio sendis la Ĉina-Brazilan Ter-Resursan Sateliton N-04 en la difinitan orbiton. Tio estis la 200-a pafo de la raket-familio Longa Marŝo. Cetere ĉi tiu raket-familio sinsekve pafis kosmoŝipojn portantajn homojn, lunajn sondilojn, navigadajn satelitojn Bejdou kaj aliajn pli ol 250 kosmoveturilojn en la spacon.
Do per Longa-Marŝo-raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo São Carlos (Sanpaŭlo (ŝtato)). La multekosta projekto faciligos la observadon de Amazonio – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra.
Taskoj
Inter la plej gravaj taskoj komisiitaj al CBERS-4 (tiel estis nomita la nova spaca objekto) oni menciu la telekontroladon de arbara brulado kaj de la agrikultura disvolviĝo. Ekde la jaro 2010, kiam iu antaŭa satelito ĉesis funkcii, Brazilo ne havis alian, kaj pro tio oni estis devigita samcele ekspluati la servojn de eksterlandaj satelitoj. En 2013 misaĵo de la ĉina raketo kaŭzis malsukceson ĉe la lanĉo de la nova satelito kaj prokrastis la enorbitigon ĝis preskaŭ la fino de la pasinta jaro.
Kostoj
La tuta projekto starigis gravajn kontaktojn – kaj kontraktojn – inter la du landoj, dum la kostoj, kiuj atingas plurajn milionojn da dolaroj, estis egale dividitaj. Temas sendube pri bela ekzemplo de scienca kunlaborado, kiun amikaj landoj ja povas realigi.
Fontoj
[[Paulo Sérgio VIANA]] «Finfine en orbito brazil-ĉina satelito» – [[Monato]], 2015-01-25 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Monato]] Niu Xueqin «La 200-a pafo de la raket-familio Changzheng» – [[Ĉina Interreta Informa Centro]], 2014-12-08 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Ĉina Interreta Informa Centro]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |