Enketo pri la eksigo de Trump

Merkredo, la 25-a de septembro 2019


Hieraŭ posttagmeze, la 24-an de septembro, la prezidantino de la malsupera ĉambro de la usona parlamento, Nancy Pelosi, anoncis ke ŝi estas lanĉonta elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Trump. Antaŭe, Pelosi estis kontraŭinta tian enketon pri elpostenigo.

Pelosi taksis la konduton de Trump "rompo de liaj konstituciaj fakoj", laŭ NBC. "La malsupera ĉambro antaŭeniras al oficialan enketon pri elpostenigo", ŝi anoncis. Precize, ŝi estas ordononta al ses ĉambraj komitatoj "antaŭenigi la esploradon" pri elpostenigo.

Ne ĉiuj anoj de la juĝa komitato de la malsupera ĉambro akordiĝas inter si pri la maniero konduki elpostenigenketon. Unu partiano de la Respublika Partio, Doug Collins, diris per Tvitero: "Ĝis la malsupera ĉambro voĉdonante permesos enketon, neniu kondukos formalan enketon". La prezidanto de la komitato, la novjorkano Jarrold Nadler, partiano de la Demokrata Partio, plurfoje asertis ke enketo pri elpostenigo estas tio, kion la komitato jam agas.

La ĵurnalo New York Times raportis ke, per telefona alvoko fine de julio, Trump eble instigis la novelektitan prezidanton de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, esplori pri Hunter Biden, la filo de Joe Biden, vicprezidento de Usono de 2008 ĝis 2016. Joe Biden estas eminenta kandidato al la Demokrata nomumado por la 2020-a prezidenta balotado. Trump taksis la telefonan alvokon "tute bona kaj rutina".

Trump, respondinte per Tvitero al la anonco de Pelosi, atakis la elpostenigenketon nominte ĝin "ruba ĉasado de sorĉistinoj".

La elpostenigo estas la procezo en kiu la usona parlemento povas maldungi federalan oficiulon, inkluzive de la prezidanto. La usona konstitucio diras ke oficiuloj foriĝas el sia oficio post elpostenigenketo kaj kondamno pri "perfido, subaĉeto, aŭ aliaj grandaj krimoj kaj ofendoj". Necesas simpla plimulto en la malsupera ĉambro por komenci la elpostenigon de oficiulo, kaj de tiam li povas eksiĝi laŭ juĝo de la usona Senato voĉdonante du trionojn.

En la tuta historio de Usono, nur du prezidantoj estis elpostenigataj de la malsupera ĉambro: Andrew Johnson kaj Bill Clinton. Johnson estis elpostenigata pro ŝajnaj malobservoj de la 1867-a leĝo Tenure Office Act, kiun la Supera Kortumo taksis kontraŭkonstitucia. La voĉdono por eksigi lin malsukcesis je unu voĉo. En 1998, Clinton estis elpostenigata pro mensogoj al enketistoj kaj obstrukco de justico dum la afero Lewinsky. La voĉodono ankaŭ malsukcesis pri li. Tria prezidanto, Richard Nixon, estus elpostenigita pri la Skandalo Watergate, sed li rezignis antaŭ iu ajn elposteniga voĉdono.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo US Speaker Pelosi announces Trump impeachment investigation, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).