Filipinoj unuafoje konfesas, ke policistoj eble erarmortigis ostaĝojn

Ĵaŭdo, la 9-a de septembro 2010

Daŭras ankoraŭ la filipina enketo pri la ĉi-aŭgusta ostaĝa okazaĵo, en kiu mortiĝis pluraj hongkongaj garantiuloj sur turisma aŭtobuso en Manilo. La filipina ministro pri justeco indikis unuafoje ĵaŭde ke ekzistas la ebleco ke policistoj erare pafmortigis garantiulojn dum la krizo.

Laŭ la lastatempa raporto pri trajektorioj testoj, li diris ke "filipinaj policistoj tre eble pafis al la ostaĝojn." Antaŭe la filipinaj aŭtoritataj restis malklaraj ĉirkaŭe tiu punkto.

Li aldonis ke la rezultoj nekonformis kun la atesto de la buskondukisto. La kondukisto diris, ke la suferantoj estis pafmortigita de la pafilisto Mendoza je proksima distanco. Tamen laŭ la kuglotrakaj signoj kaj la vundoj de la garantiuloj, kelkaj garantiuloj verŝajne estis trafitaj de "amika pafo". Krome, Mendoza uzis M-16 pafilon, kiu sendube kreus pli grandajn vundojn ol tiuj, kiuj troviĝas sur la korpoj de la suferantoj, precipe de tia proksima distanco.

La ministro deklaris ke la plejparto de la kugloj estis pafita de la ekstero de la buso al la interno, kaj ne kontraŭe. Li sugestis ke la policistoj tiutempe ne klare sciis la situacion sur la buso.

Fontoj