Forta tertremo en Tajvano

Ĵaŭdo, la 4-a de aprilo 2024

Tajvanaj savistoj laboras ĉe ruinigita domo

Tertremo de magnitudo 7,4 okazis la 3-an de aprilo en Tajvano. Tiom fortan tertremon oni ne spertis almenaŭ dum la lastaj 25 jaroj. Laŭ la anticipaj informoj, almenaŭ naŭ homoj pereis kaj pli ol 700 estis vunditaj. Savistoj eligas homojn el disfalintaj konstruaĵoj, kiuj nun estas nur grandaj rubaj amasoj.

La epicentro, laŭ la usona Geologia Servo, troviĝis ĉirkaŭ 18 km sude de la urbo Hualjan. Tio estas maldense loĝata montara regiono. Tremoj ankaŭ estis sentataj en la tajvana ĉefurbo Tajpeo. Almenaŭ 26 konstruaĵoj falis, pli ol duono de ili kolapsis en Hualien. Krome estis ankaŭ registritaj pli ol 100 postŝokoj post la tertremo, kiuj ankaŭ estis sentitaj en Tajpeo. La tertremo komenciĝis je la oka matene, kio verŝajne savis plurajn vivojn —dumnoktaj tremoj kutime kaŭzas pli grandan kvanton de viktimoj.

Elektraj kaj interretaj paneoj estis raportitaj tra la insulo post la sismo.

Post la tertremo estis disvastigitaj cunamo-avertoj en la insulo kaj en la najbaraj landoj. Kelkaj avertoj estis baldaŭ retiritaj. La tremoj estis sentitaj tra la tuta insulo, same kiel en partoj de la kontinenta Ĉinio kaj Japanio. Ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj raportis, ke la tremoj okazis en la Fuĝjano en la sudoriento de la lando.

Fontoj redakti