Germana ministro: Spionado minacas sekretan traktaton TTKI
Mardo, la 22-a de julio 2014
|
|
Germana ministro pri justico Heiko Maas, ano de la politika partio SPD, konsideras la sekrete preparata traktato pri liberkomerco kun Usono (TTKI, t.e. Transatlantika traktato pri komerco kaj investado) minacata. "Ni bezonas por tia traktato minimumon da socia interkonsento en Germanio. Kaj tiu foriras de ni nuntempe pro la spionadaj aferoj", li diris. La (politika partio de Germanaj) Verduloj postulas la halton de la traktadoj.
Sinjoro Maas diris al gazeto "Kölner Stadt-Anzeiger" ("Anoncoj de la urbo Kolonjo") plu: "Multaj homoj diras: Se Vaŝingtono tenas sin ankaŭ ĉe la traktato tiel, kiel ĉe NSA-aferoj, tiam ne povos rezulti multe el tio." Ĉi tiuj zorgoj de la homoj devus esti prenataj seriozaj, "por ke ni faru la traktadojn kiel eble plej travideble kaj alvenu al bonaj traktadorezultoj".
Verduloj: Germana registaro ludas indignon
El vidpunkto de la frakcioĉefo de la Verduloj, Anton Hofreiter, estas por tio tro malfrue. Estus "plej grandan tempon haltigi la traktadojn", li diris al gazeto "Welt am Sonntag" ("Mondo Dimanĉe").
Al la germana registaro li reproĉis, ke ĝi ludus indignon kaj evitus la problemojn – la amasan gvatadon (per interreto) de la civitanoj. La forirpeto al la kulmina usono-reprezentanto en Germanio estus "manovro por distri la atenton".
Usona registaro
La usona registaro montris sin ĉagrenita vendrede pro la kontraŭrimedo. "Diferencoj" koncerne la sekretajn servojn devus esti interkonsentitaj per "pruvitaj privataj kanaloj" kaj ne per la amaskomunikiloj, diris la parolisto de la Blanka Domo, Josh Earnest (germane). Pri la suspektata spionado mem li ankaŭ ĉiokaze ne prenis starpunkton. La kulmina usona sekretserva (CIA) homo en Germanio estis postulita forlasi Germanion, post kiam suspektataj usonaj spionoj en la Bundesnachrichtendienst (BND) kaj en la Ministerio de Defendo estis forigitaj.
Rimarko
- La TTKI estas nuntempe preparata liberkomerca traktato inter Usono, Eŭropa Unio, Kanado, Meksiko, Makedonujo, Serbujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Montenegro, Turkujo, Norvegio, Svislando, Liĥtenŝtejno, kaj Islando.
Fontoj
([[Lingvo de|de]]) «Geheimdienstskandal: Maas: Spitzel gefährden Freihandelsabkommen» – [[ZDF]], 12-a de julio 2014 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de ZDF]]
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |