Google festas la 66-an datrevenon de la NIFA incidento ĉe Roswell

Lundo, la 8-a de julio 2013

Per ludebla doodle Google rememoras la 66-an datrevenon de la NIFAN incidenton ĉe Roswell, kiu naskis la nifologion.

La incidento ĉe Roswell ekis la famigadon de la NIFA fenomeno, ne nur nacie-skale, sed monde-skale. Ekde la okazaĵo multaj personoj ekkredis je NIFOJ kaj ankaŭ ekmalfidis pri la informado oficiala de la Usona registaro, al kiu eĉ hodiaŭ oni kulpigas pro kaŝi informadon pri la ekzisto de ekstertera vivo. Antaŭ nelonge per la oficiala retpaĝaro la FBI malkaŝis, en malsekretigitaj dokumentoj, ke unu el la agentoj notis certigante ke anonima civitano certigis trovi ekstermondanojn ene de la fluganta subtaso falinta tie.

Ĉe la ludo oni devas gvidi la ekstermondanon kaj reakiri la partojn de la spacveturilo por reflugi eksterteren.


Fontoj