Gvatemala justico rifuzas la amnestian peton de Efraín Ríos Montt

Vendredo, la 2-a de marto 2012

La amnestipeto de gvatemala eksgeneralo kaj puĉisto, José Efraín Ríos Montt, estas rifuzita de gvatemala justico, kiu ordonis daŭrigi la krimsploron pro gentomurdo kontraŭ Ríos al prokuroro.

Laŭ la juĝisto, Miguel Angel Galvez, la peto de Ríos kontraŭas al Nacia Repaciĝa Leĝo, kiu malpermesas senrespondecigi akuzitojn pro gentomurdo dum la enlanda milito okazita inter 1960 kaj 1996, kaj ankaŭ kontraŭs al Konvencioj de Ĝenevo.

Ĝis la 14-a de januaro, Ríos Montt havis inmunecon pro esti parlamenta deputito, sed de tiu tago li ne plu estas deputito; sekve li perdis inmunecon kaj eblis imputi lin. Je la 26-a de januaro, la gvatemala parlamento ratifis aliĝon de la lando al Internacia Puna Kortumo, kio ebligas ekprocesi akuzitojn pro gentomurdo kaj pro krimoj kontraŭ la homaro. Unu tago poste, Rios estis imputita kaj nun li estas hejme arestita.

José Efraín Ríos Montt intencis amnestiiĝon laŭ leĝo de januaro de 1986, kiu malpermesis ekprocesi homojn pro krimoj okazigitaj dum la enlanda milito.

Ríos nuntempe aĝas 85 kaj la prokuroro, Orlando Lopez, akuzas lin pri la krimoj kontraŭ nemilitistaj indeĝenuloj, okazitaj inter la 23-a de marto de 1982 kaj la 8-a de aŭgusto de 1983, kiam li regis la landon. Orlando Lopez diras ke ekzistas homaj ostaroj kaj dokumentoj, kiuj pruvas la kulpecon de Ríos.

Fontoj