Blu Oriĝin relanĉis suborbitan turismon. Ĉu sukcese?
Mardo, la 21-a de majo 2024
la 19-an de majo 2024 Blu Oriĝin post longa paŭzo lanĉis la sepan pilotatan suborbitan turisman misiom NS-25.
La misio okazis la unua pilotata post kraŝo de raketo dum misio NS-23 kiam Nev Ŝepard eksplodis pro "termo-struktura fiasko". Tia misio estis senŝipanara kaj la sistemo de savo sukcesis: ties kapsulo revenis sur teren sen defektiĝo.
Dum la dimanĉa starto okazis kelkaj problemoj.
La planita starta tempo 9:30 EDT/13:30 UTC estis estis rompita kaj la raketa starto malfruiĝis preskaŭ 22 minutoj.
La misio daŭriĝis dum 9 min 53 s. La kapsulo superis linion de Karman kaj atingis alton 107 km. Tamen dum paraŝuta etapo de malsupreniĝo okazis problemo: anstataŭ tri paraŝutoj sukcese aktiviĝis nur du.
Eksa direktoro pri misioj de SpaceX Abhi Tripathi komentis la problemon:
Mi supozas ke ĝis la ilia sekva flugo trapasos multa tempo. | — '
|
Laŭ opinio de Blu Oriĝin la sistemo de surterigo estis projektita por solvi similajn problemojn, kio estis prezentite dum la flugo.
La pilotata flugo de Blu Oriĝin estis:
- la unua flugo de 2024
- la 7-a pilotata flugo
- la 25-a suborbita flugo de la firmao
- la 37-a homo fluginta dank'al la firmao tra linio de Karman
En la ŝipanaron de la NS-25-misio eniris:
- Edŭard Dŭajt la plej unua afrik-usona astronaŭto-kandidato;
- Mason Angel - riskkapitalisto;
- Silvan Kairon - franca komercisto kaj filantropo;
- Kenneth L. Hess - softvarentreprenisto;
- Karol Ŝalle - emerita revizoro;
- Gopi Thotakura - piloto kaj fondinto de saniga centro.
La konkurencanto de Blue Origin en sfero de suborbita kosmoturismo usona firmao Virgin Galactic planas la 8-an de junio 2024 suborbitan pilotatan flugon Galactic 07. La flugo estod la lasta por kosmoplano VSS Unity.
Fontoj
redakti- (en) «Blue Origin Completes 25th Mission to Space with Six Crew Onboard» – [[Blu Oriĝin]], 2024-05-19 (arkivita [ ]) [[Kategorio:Artikoloj kun informo de Blu Oriĝin]]
- (en) Rachel Jewett «Blue Origin Returns to Crewed Flights With New Shepard Mission» – [[1]], 20-05-2025 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|