La unua afrik-usona kosmonaŭto-kandidato Edward Dwight planas kosmoflugon

Vendredo, la 5-a de aprilo 2024

La unua afrik-usona kosmonaŭto-kandidato Edward Dwight
Ed Dwight en 2020 jaro
Unu el skulptaĵoj de Edward Dwight


La 4-an de aprilo 2024 firmao Blue Origin anoncis planon pri sia unua post pli ol 18 monatoj flugo de suborbita raketŝipo New Shepard. La mision planas partopreni la unua afrik-usona astronaŭto-kandidato.

La mision NS-25 partoprenos ses personoj. Inter la partoprenontoj estas Edward Dwight. Li estis usona milita piloto anoncita de la Kennedy-registaro en 1961 kiel kosmonaŭto-kandidato. Li estis la unua afrik-usonano akceptita por kosmoflugo. Ed Dwight sukcese finlernis Lernejon de Aerarmeaj testpilotoj, sed ne sukcesis iĝi kosmonaŭto. Li forlasis la aerarmeon en 1966 kaj plu estis skulptisto.

La inkludo de Ed Dwight en NS-25 estas sponsorita de neprofitocela organizo Spaco por Homaro, kiu sponsoras flugojn por individuoj sur komerca kosmoŝipo.

La fondinto de la organizo Dylan Taylor, kiu flugis en New Shepard en 2021, komentis la pranatan mision:

"Ed estas legendo de la industrio, kaj lia flugo super la Karman-Linio estas atendinda delonge."

Ankaŭ la mision subtenas Jaison kaj Jaime Robinson Foundation. Jaison Robinson flugis dum la misio NS-21 en junio 2022.

Ed Dwight povos iĝi la plej maljuna persono iam fluginta al kosmo. Li estas proksimume semajnon pli maljuna ol aktoro William Shatner, kiam li iĝis la plej maljuna persono fluginta al kosmo dum New Shepard-flugo en oktobro 2021. Blue Origin ne anoncis lanĉdaton por NS-25, tamen la firmao planas lanĉi la mision en proksima estonteco.

La aliaj kvin homoj flugantaj per NS-25 estas riskkapitalisto Mason Angel; franca komercisto kaj filantropo Sylvain Chiron; softvarentreprenisto Kenneth L. Hess; emerita revizoro Carol Schaller kaj piloto kaj fondinto de saniga centro Gopi Thotakura.

La NS-25-misio estos la unua flugo de New Shepard ekde la NS-22-misio en aŭgusto 2022. Monaton poste, senhoma flugo de New Shepard spertis motorproblemon minuton post la starto. La abortsistemo sukcese savis la kapsulon, sed la propulsmodulo de la raketo estis perdita.

Blue Origin konkludis ke la termika difekto kaŭzis strukturan fiaskon de la ajuto de la motoro. La firmao rekomencis New Shepard-flugojn per sukcesa senhoma misio en decembro 2023, deklarante tiutempe, ke ĝi efektivigos sian venontan pasaĝeran mision "baldaŭ".

Fontoj redakti