Hongkongaj oficiuloj nomas la manifestaciojn minaco al la publika sekureco

Dimanĉo, la 13-a de oktobro 2019

Hongkongaj manifestanciantoj en komerca centro

Por-demokratiaj kunularoj malpliigis siajn manifestaciojn ĉi tiun semajnfinon, dum registaraj oficiuloj pli kaj pli karakterizas la manifestaciojn kiel minaco al la publika sekureco, kaj egalvalorigas la perfortojn faritajn de la aktivuloj al enlanda terorismo.

De kvar monatoj, Hongkongo malkvietiĝas pro manifestacioj ofte grandegaj kaj perfortaj kontraŭ tio, kion oni taksas kiel klopodoj de Pekino erodi la memstarecon kaj la civilajn liberecojn kiujn la Ĉinio-direktata urbo ĝuas sub la modelo «unu lando, du sistemoj».

La hodiaŭan pluvan dimanĉon, la 13-an de oktobro pli ol 1000 manifestaciantoj ariĝis sur la balkonoj de komerca centro en la urbocentro de Hongkongo, kantantaj «batalo por libereco».

Iuj maskitaj aktivuloj en la komerca centro persekutis restoracion, kiun oni suspektis aparteni al ĉinoj, alsendinte centojn da malveraj manĝomendoj per eletronikaj kioskoj.

Ĉe la polica sidejo, grupo de maljunuloj nomataj la «arĝentaharaj marŝantoj» tenis tutsemajnfinan kunsidon por subteni la plejparte junajn manifestaciantojn.

Grupo de manifestaciantoj faris faldopaperajn gruojn ĉe evento en Kaŭluno, fronte al la Hongkonga insulo.

Tamen ne okazis atendita kunveno ĉe la Causeway Bay vendeja kvartalo, kie pasintsemajne dekmiloj da homoj partoprenis en marŝo tra la urbocentro.

Dimanĉon, la tumultopolico pafis larmogason al manifestacia kunveno tie, kie pasintsemajne unu manifestacianto estis trafita per veraj kugloj.

En junio, la partoprenado en kontraŭ-registaraj manifestacioj atingis la plej altan nivelon kiam preskaŭ du milionoj da homoj kontraŭis la nuntempe eksigitan leĝoproponon pri ekstradicio, kiun la kritikoj konsideras kiel dononta al Pekino grandan potencon por aresti la hongkonganojn.

Fontoj