Hongkongaj studentoj estas kaptitaj en bruliĝanta universitato

Lundo, la 18-a de novembro 2019

Ondoj de studentoj fuĝis el sia kampuso de Politeknika Universitato, lundon, la 18-an de novembro, kie ili sin barikadis dum la pasinta semajno. Ili fuĝis tra nuboj de larmogaso kaj kaŭĉukaj kugloj, provante transiri la policajn liniojn. La plejparto ne atingis liberecon. Tio estis jam la dua provo de la studentoj fuĝi el la kampuso, kiu estis ĉirkaŭita de krizopolicistoj, malfrue dimanĉon.

La polico sekvis kun larmogaso, ĉio aspektis sufiĉe ĥaosa. Ili ŝajne sendistinge arestis centojn da homoj pri akuzoj pri tumulto, estiginte koleron ĉe tieaj loĝantoj.

"Mi ne povas imagi ke tio okazas en Honkongo, fakte, post tiom da okazintaĵoj, ĉar ni estas kvazaŭ sekura kaj viva urbo, tamen ni vidas multajn necivilizitajn agojn", diris unu hongkongano.

Nokte, la manifestacioj plifortiĝis kaj grandaj partoj de la universitato ekbrulis. Ne klaras kiom da homoj restis ene, aŭ kiom da armiloj kaj manĝaĵoj restas al ili.

Tiuj ĉi estas iuj el la plej gravaj perfortoj ekde komenco de la kontraŭ-registaraj manifestacioj antaŭ kvin monatoj. Oni timas ke la sieĝo finiĝos per mortiga subpremo.

Studentoj barikadis sin en la kampuso komence de la pasinta semajno, stokinte memfaritajn armilojn kiel petrolbombojn kaj katapultojn.

La studentoj alvokas al demokrataj reformoj en tiu ĉi parte aŭtonoma teritorio de Ĉinio.

Ĝis nun, la registaro rifuzis cedi al la postuloj de la manifestaciantoj.

Fontoj redakti