Honkonga ĉefadministranto anoncas nuligon de leĝoprojekto pri ekstradicio
Dimanĉo, la 8-a de septembro 2019
Pasintmerkrede, la 4-a de septembro, la ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam, anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatajn krimulojn de Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉinuja juĝsistemo. Ĉi tiu anonco estas respondo al la postuloj de aroj de manifestaciantoj, kiuj ekde junio plenplenigas la stratojn de la urbocentro.
Lam komentis en televida anonco: «La registaro plene retiros la leĝoprojekton por pacigi la zorgojn de la publiko. [...] Niaj civitanoj, policanoj, kaj ĵurnalistoj estis vunditaj dum perfortaj incidentoj. Ĥaosaj scenoj estiĝis en la flughaveno kaj haltejoj; stratoj kaj tuneloj subite blokiĝis. Vizitantoj demandas sin, ĉu nia urbo ankoraŭ estas maldanĝera loko por turismo aŭ negoco. Familioj kaj amikoj malkomfortiĝas, kaj estiĝis kvereloj. Por multaj homoj, Honkongo fariĝis loko nerekonebla.»
Laŭ la novaĵa organizaĵo The Guardian, pli ol mil homoj estis arestitaj ekde la komenco de la manifestacioj.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Hong Kong leader announces withdrawal of extradition bill, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(en) Lily Kuo «Hong Kong's leader withdraws extradition bill that ignited mass protests» – The Guardian. (arkivita [ ]) (en) Alice Su, Ryan Ho Kilpatrick «One down, four to go, Hong Kong protesters say as the government meets its first demand» – Los Angeles Times. (arkivita [ ])
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |