Kolombia Registaro kaj gerilo de FARK interkonsentas pactraktadon

Ĵaŭdo, la 25-a de aŭgusto 2016

Post publike negoci dum kvar jaroj, kaj sekrete dum du, la registaro de Kolombio kaj la porpaca delegitaro de FARK atingis fine pactraktadon por finigi pli ol kvin jardekojn de milito kiu lasis pli ol 200.000 mortintojn, 25.000 malaperintojn, 170.000 elektitajn murdojn kaj 10 milionojn da delokituloj.

La procezo pri pactraktadoj kalkulis je Norvegio kaj Kubo kiel garantiantaj landoj, kaj krome Venezuelo kaj Ĉilio kiel akompanantaj landoj. Dum komuna anonco, la delegitaroj porpacaj konkludis la traktadojn konigante ke la fina interkonsento kvinpunkta (agrokultura politiko, politika partopreno, lukto kontraŭ drogoj, speciala porpaca tribunalo kaj senarmiĝado) estis jam preta.

Dum posta prezidenta parolado, Juan Manuel Santos anoncis ke li sendos la finan "nemodifeblan" interkonsentan traktadon ĵaŭdon la 25-an de aŭgusto al la Nacia Kongreso kaj kunvokis plebiscito por la venontan dimanĉon la 2-an de oktobro, kiam la popolo kolombia akceptos aŭ rifuzos la traktadon.

Atingis ni interkonsenton kiu –ajnavide– estas miloble pli bona ol daŭrigi la militon kiu familojn rompis, regionojn batis kaj nin igis suferi hororon kiun niaj gefiloj konos –bonŝance– nur sur la prihistoriaj libroj.
Juan Manuel Santos, prezidanto de Kolombio.

Fontoj

(hispana)  «Plebiscito por la paz será el 2 de octubre, anuncia Santos» – Elpais.com.co, 24-08-2016 (arkivita [ ]) (hispana)  «Gobierno de Colombia y FARC logran acuerdo final de paz» – Deutsche Welle, 24-08-2016 (arkivita [ ]) (hispana) Javier Lacort «Tras más de 50 años, paz entre Colombia y las FARC» – Hipertextual, 24-08-2016 (arkivita [ ]) (hispana) Natalia Arena kaj Juanita Vélez «Así quedó el Acuerdo Final» – La Silla Vacía, 24-08-2016 (arkivita [ ])


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo