Komenciĝas la tria eldono de la Monda Basbala Klasiko

Vendredo, la 1-a de marto 2013

Teamoj reprezentantaj de 16 landojn partoprenos en la Monda Basbala Klasiko de 2013. La WBC (mallonge el la angla "World Baseball Classic" - Tutmonda basbala klasiko) estas la sola basbalkonkuro profesia inter naciteamoj. Ludantoj de la ligo Major League Baseball kiel Miguel CABRERA kaj Pablo SANDOVAL el Venezuelo, Hanley RAMÍREZ el Domingo kaj Carlos BELTRÁN el Portoriko portos la kolorojn de siaj patrujoj, kvankam la stelulo SUZUKI Iĉiroo, ŝlosilo por la venkoj de Japanio en la antaŭaj serioj, ne ludos ĉi-jare.

Du landoj, Panamo kaj Sud-Afriko, kiuj ĉeestis la eldonojn pasintajn, estis forigitaj en kvalifikaj raŭndoj. Brazilo kaj Hispanio, kiuj partoprenas unuafoje en ĉi tiu turniro, anstataŭos ilin. La unua matĉo okazos sabate kaj estos inter Aŭstralio kaj la gastiganto, Tajvano, je la 03:00 UTC.

Fontoj


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
                           

  Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:   Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo