Kongo (Kinŝasa): baldaŭa resubdivido de, interalie, Katango

   Mondo > Afriko > Centra Afriko > Kongo (Kinŝasa) > Katango >

Sabato, la 7-a de februaro 2015

Arto el Kongo (Kinŝasa)

La 25-an de januaro 2015 dum tumulto, kiu markis la voĉdonadon de la leĝo pri la balotsistemo fare de la parlamento de Kongo (Kinŝasa), la samtempa voĉdonado de alia leĝo okazis preskaŭ nerimarkite.

Tamen la lasta leĝo enhavas resubdividon de la lando per dudek ses provincoj (kontraŭ dek unu nun), kio verŝajne kondukos al la disigo de la riĉa Katango. Ĉi tiun provincon regas Moïse Katumbi, kiu nuntempe estas en streĉa rilato kun la registaro.

La granda reformo estas plenumenda en malpli ol cent dudek tagoj – kio certe malfacilos – post publikigo de la teksto fare de la registaro.

Fontoj