Kurdoj proklamas sendependan regionon en Sirio

Lundo, la 21-a de marto 2016

Kurdoj prokramis unuflanke federacian sistemon en la areoj kontrolataj de ili norde de Sirio, decido malakceptata tuje fare de Damasko kaj la ĉefa kontraŭstara politika alianco, la Nacia Siria Koalicio (CNFROS).

Ruĝe, situo de Hasaka.
Fonto: TUBS

150 reprezentantoj kurdoj kaj el aliaj komunumoj loĝantaj la memproklamita Kurdsiria Aŭtonoma Administracio aprobis pasintĵaŭde la kreadon de federacia sistemo en renkontiĝo en la urbo Romeilano, en la provinco siria nordorienta de Gubernio Hasaka.

En la renkontiĝa komunikado, la partoprenintoj certigis ke "Estonteca Sirio apartenas al ĉiuj la sirianoj kaj tion oni atingas per federacia demokrata sistemo bazita sur ĉiuj la sociaj eroj". Krome, substrekis ke ĉiuj la vickomisionoj kaj dokumentoj de la Konstitucia Konsilio baziĝos sur la ĉarto de individuaj kaj sociaj rajtoj de Unuiĝinta Naciaro. La ĉeestintoj diris ke "la libereco de la virino estas en la centro de la federacia kaj demokrata sistemo", tial la virinoj havas la samajn kondiĉojn pri egaleco por decidi.

Siaflanke la Registaro kaj la ĉefa kontraŭstara partio samopiniis kaj rifuzis la proklamadon, dirante ke tia decido apartenas al ĉiuj la sirianoj kaj ne al malgranda parto el ili, kaj ke ĉiuj la decidoj de la kurdosiria provinco aŭtonoma nevalidos kaj estos kontraŭkonstitucia.

Fontoj proksimaj de la kurda ĉefularo certigis, ke temas nur pri federacio kaj ne propra Ŝtato (Kurdio). La kurda proklamo okazas meze de la pactraktatoj en Ĝenevo inter la registara delegitaro siria kaj la Supera Komisiono pri Traktado, kies ĉefa grupo estas CNFROS. Al ĉi tiu konversacio, promociita de UN, ne estis invitita la Partio de Demokratia Unuiĝo (kurde mallongigita PYD), kiu estas la ĉefa kurdosiria politika grupo, pro la minacoj de Turkio bojkoti la porpacan konferencon.

Fontoj