La Fondaĵo Vikimedio ŝlosis la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj efektivigos forigon

Lundo, la 23-a de septembro 2019

La Fondumo Vikimedio, post longa kaj disputiga diskutado inter la uzantoj de diversaj vikiprojektoj, fine ŝlosis la bulgaran version de Vikinovaĵoj hodiaŭ, la 23-an de septembro, kaj intencas post nelonge ankaŭ forviŝi ties tutan enhavon. Ĉi tiun drastan agon instigis longtempaj akuzoj ke la projekto kontraŭas la fundamentajn celojn de Vikimedio.

Kvankam ĉi-momente la paĝaro ankoraŭ estas atingebla, la Lingva Komitato de la Fondaĵo planas alidirekti ĉiujn URL-ojn de la paĝaro al unu paĝo montranta nur sciigon pri fermado, efektive kaj permanente kaŝante ĉion de la ekstera mondo. Dume, unu restanta administranto de la projekto faras amasajn forigojn de artikoloj, kiujn oni identigis aŭ rompantaj kopirajtojn, aŭ alie fuŝaj.

En komenca anonco publikigita de la Vikimedia aktisto Stephen White la 9-an de septembro, la Lingva Komitato faris oficialan rekomendon al la Estraro de Vikimedio forigi la projekton, citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn balaston kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis longtempe restadi: «Dum la lastaj monatoj, tre malgranda kvanto da novaj kontribuantoj ekaktiviĝis [ĉe la projekto]. Ili [...] laŭŝajne ignoras la mankon de ĵurnalismaj honesto kaj striketco. Ni aparte rimarkas, ke la kiomo da koncernitaj homoj malgrandas, kaj la kiomo da kreita enhavo malgrandas. De la vidpunkto de la Lingva Komitato, la kiomo de nova kreota enhavo estus tro marĝena por pravigi klopodojn lasi la projekton malferma, eĉ se ne ĉeestus aliaj problemoj.

Nun ankaŭ pligrandigas la problemon tio, ke la kontribuantoj misuzas la rajtojn de administrantoj kaj ignoras petojn de la komunumo forigi dubindan (kaj plejparte malbonstilan) enhavon, ŝanĝante la regulojn de voĉdonado dumdiskute. [...] La Lingva Komitato preskaŭ jaron observadas ĉi tiun disvolvadon, kaj ne plu estas konvinkita, ke ĉi tiu projekto povas daŭre funkcii laŭ la principoj de la Fondaĵo Vikimedio. Ni ankaŭ ne kredas, ke ekzistas sufiĉe da valora enhavo en la vikio por lasi ĝin disponebla post ŝlosado.»

La anonco ankaŭ menciis, ke se la Estraro ne kontraŭparolos post unu semajno, oni interpretos ĝin konsentanta, kaj realigos la forigadon.

Vespere dimanĉon la 22-an, sr-o White aldone pravigis la decidon en la dissendolisto de la Komitato: «Estus pli bone, se oni akuzas la Komitaton pri iom troa impeteco, ol estigi precedenton, laŭ kiu homoj povas enŝvebi kaj invadi malaktivajn projektojn por propagandaj celoj. La Komitato plejparte ne estas agresiema pri ĉi tiuj aferoj. Sed ni bezonas apogon por aktiviĝi kiam estas konvene.»

Fine, frumatene je lundo, James Heilman, unu el la estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio, respondis, provizante etan sed sufiĉan aprobon por la daŭrigado de la planoj: «La Estraro ne oponas la agojn de la Lingva Komitato.» Iom poste li pludiris: «Esence, la Estraro fidas al la interkonsento de tiuj, kiuj estas okupataj pri ĉi tiu diskuto, kaj subtenas la agojn de la Lingva Komitato.»

Por plia kunteksto indas mencii, ke tuta forigado de projektoj estas sufiĉe malofta okazaĵo: el ĉ. 70 petoj pri ŝlosado de diversaj vikiprojektoj dum la lastaj ok jaroj, nur 13 petis pri forigo, kaj el tiuj 13, nur 3 estis poste aprobitaj kaj plenumitaj. Eĉ tiuokaze, la kialo temis ne pri fuŝa enhavo, sed pri nevalida statuso de la lingvo. Ĉi tial, la decido de la Lingva Komitato rilate al la bulgaraj Vikinovaĵoj estas iusence senprecedenta.

Kontestado kontraŭ forigo kaj mallonga historio de la ŝlosita projekto

Ekranfoto de la ĉefpaĝo de la bulgaraj Vikinovaĵoj kun granda ruĝa afiŝo, kiu antaŭe montriĝis. Alklaku por vidi pli detale.

Pli frue, la 15-an de septembro, la partoprenantoj de la ruslingva versio de Vikinovaĵoj afiŝis longan, kunan deklaron en subteno de la forigota projekto, emfazante: «La uzantoj de la rusaj Vikinovaĵoj postulas ke la Estraro de Vikimedio tuj intermetu sin en la situacion, klarigu ĝin, ĉesu la minacon al la bulgaraj Vikinovaĵoj kaj publike voĉu sian opinion.» La deklaro ankaŭ invitis kontribuantojn de la bulgaraj Vikinovaĵoj transiri en la alilingvan sekcion de la rusaj Vikinovajoj kaj daŭrigi la skribadon de bulgarlingvaj novaĵoj tie (samkiel la rusaj Vikinovaĵoj jam inkluzivas kaj flegas enhavon de pliregionaj, etnaj lingvoj de Rusujo, kiel ekzemple la tatara kaj la udmurtia).

Je la momento de la publikigo de ĉi tiu artikolo, la Estraro ne elstarigis ajnan oficialan respondon al la deklaro kaj propono.

La bulgaraj Vikinovaĵoj estis kreitaj la 6-an de februaro, 2005. Je la momento de sia malapero, ili troviĝis je la 19-a vico inter ĉiuj 34 lingvoversioj de Vikinovaĵoj laŭ la kvanto de artikoloj. Ĉi-parametre la projekto okupis la 492-an vicon inter ĉiuj 882 vikiprojektoj de Vikimedio.

En julio kaj aŭgusto de 2019, la komunumo de la bulgaraj Vikinovaĵoj aktivigis laboron, eldonante unu aŭ du novaĵartikolojn praktike ĉiutage. Tamen ĉi-septembre la aktiveco abrupte malkreskis dum daŭrantaj kritikoj pri la projekto ĉe la paĝo pri fermado. Sur ĉiuj paĝoj de la bulgaraj Vikinovaĵoj troviĝis okulfrapa afiŝo sciiganta pri fermado.

Antaŭaj artikoloj ĉe Vikinovaĵoj ĉi-teme

Fontoj

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.