La Fondaĵo Vikimedio aprobis novan regularon pri konduto

Sabato, la 6-a de februaro 2021

La 2an de februaro, la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio aprobis novan universalan regularon pri konduto, kiu havos validecon sur ĉiuj vikiprojektoj de la vikimedia movado.

La neceso okupiĝi pri kondutregularo ekaperis dum la konsultado rilate al la venonta strategio de la Vikimedio-movado. Ĉi tiu konsultado kulminis je serio da rekomendoj, aparte en la kunteksto de «sekureco kaj inkluziveco» kiun oni alcelis jam ekde 2018.

La unua rekomendo, laŭ vico de prioritato, estis: «krei, per kunlaborado kun la komunumo, regularon de konduto kiu sekurigos por la tuta movado komunan bazon de akceptebla interago, sen tolereco por mistrakto».

La procezo krei la kondutregularon estis dividita je du fazoj. Dum la daŭro de la unua fazo, inkluzivigante la komunumojn de la vikiprojektoj, oni alvenis al difino de dezirata kaj nepermesebla konduto. Ĉi tiu punkto estis aprobita de l' estraro.

La komencon de februaro 2021, ekiĝis la dua fazo, kiu celis integrigi en unu dokumento punktojn pri raportado kaj solvado de konfliktoj kaj malobeoj. Por maksimume ekipi la grupon de redaktantoj (kiuj inkluzivis kaj volontulojn kaj personojn de la Fondaĵo Vikimedio), oni igis disponeblaj la plej grandan kvanton da informoj dum la konsultado.

Pluraj lingvokomunumoj partoprenis la konsultadon, inkluzive de la jenaj: itala, indoneza, nepala, bengala, pola, joruba, araba, korea, kaj la internaciaj komunumoj de Vikidatumoj kaj la Komunejo. La komunuman konsulton kunordigis «faciligantoj» (angle facilitators) - t.e. personoj jam notitaj ĉe siaj propraj vikiprojektoj, kaj havantaj la kompetenton kunpartoprenigi volontulojn tiel, ke rezultos utilaj konkludoj por la redaktantoj.

La universala regularo de konduto ĉefe celas tiujn projektojn, kiuj ĉi-momente ne havas sufiĉe da gvidaj reguloj por solvi eventualajn problemojn, kiuj povus estiĝi inter uzantoj. Ĉe pli grandskalaj projektoj, kiel la Esperanta Vikipedio, oni atendas efikon nur minimuman.

La plenan tekston de la regularo, tradukitan Esperanten, oni povas trovi ĉe Meta-Vikio.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Il movimento Wikimedia approva il nuovo codice di condotta, el italaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).