La Nacia Popola Asembleo de Ĉinujo ekregos la honkongan elektosistemon

Dimanĉo, la 7-a de marto 2021

La ĉambrego de la Nacia Popola Asembleo. Stokbildo fotita en 2015.

La pasintan vendredon, la 5-an de marto, la Nacia Popola Asembleo (NPA) de Ĉinujo starigis planojn, kiuj devigos ke ĉiuj politikaj kandidatoj de Honkongo estu detale kontrolitaj antaŭ ol ricevi permeson balotiĝi. La planoj celas certigi, ke nur «patriotoj» al la Popola Respubliko de Ĉinujo povu kandidatiĝi. Ĉi tiu evento okazas post kontraŭrespublikaj manifestacioj dum la lastaj du jaroj, rezulte de kio 47 pro-demokratiaj elektokandidatoj, aktivistoj, kaj kampajnantoj restas en prizono sub leĝoj pri nacia sekureco.

Ĉefministro Li Keĉiang diris ke li «rezolute kontraŭgardos kaj malkuraĝigos» eksterlandajn intervenojn dum la ĉiujara laborraporto. Li donis paroladon al ĉ. 3000 membroj de l' asembleo. En rezulto, oni faris malnetan decidon entenantan rekomendojn de Vang Ĉen, la vicĉefo de la permanenta komitato de NPA. La decido inkluzivis modifojn al la honkonga konstitucio, interalie aŭtoritatigante komitaton, kiu respondecas pri elektado de la honkonga ekzekutivestro, «rekte partopreni en la nomumado de ĉiuj membroj de la leĝdona kunsido» kaj krei «kvalifikan sistemon de aprobado por la tuta procezo».

Politiksciencisto de la Ĉina Universitato de Honkong, Willy Lam, diris al la novaĵagentejo Agence France-Presse ke la kontrolanta komitato proponita de la NPA malkvalifikos je balotado ajnan kandidaton, kiun oni ne konsideras sufiĉe lojala al la Komunista Partio de Ĉinujo. Post la anonco de la planoj, la komunika oficejo de Pekino diris ke homoj «de ĉiuj sferoj de vivo esprimis sian subtenon» por la ŝanĝoj.

En pasintjara laborraporto, la Partio enkondukis novajn leĝojn pri nacia sekureco provizantajn al la ĉinuja registaro pliajn potencojn konvikti loĝantojn de Honkongo kaj malpermesi al ili kandidatiĝi. Ĉi tiun pasintan ĵaŭdon, 47 por-demokratiaj aktivistoj kaj eblaj elektokandidatoj ankoraŭ restis enkarcerigitaj post «unuarunda baloto» kiun ili starigis. Prokuratoroj asertis, ke ĉi tiu «baloto» havis la celon «renversi» la registaron.

Ĉi tiu novaĵo okazas post kiam, la pasintan lundon, proksimume mil manifestaciantoj amasiĝis ekster la honkonga kortumo postulante la liberigon de tiuj, kiujn ili nomis «politikaj malliberuloj», laŭ raportaĵo de la gazeto The Guardian. Dimanĉon, la arestitoj estis akuzitaj sub tiuj leĝoj. The Guardian raportis ke al 32 individuoj oni rifuzis kaŭcion, parte pro tio, ke la leĝoj pri nacia sekureco estigas al la arestitoj pliajn obstaklojn kontraŭ kaŭcio. 15 defendantojn tamen oni kaŭciis malgraŭ la deziroj de prokuroroj.

Fontoj redakti

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Chinese NPC to take control of Hong Kong electoral system, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).