La demokrata balotado estos lukto inter Joe Biden kaj Bernie Sanders

Merkredo, la 4-a de marto 2020


Joe Biden

La konkurso por nomumi la kandidaton de la usona Demokrata Partio por la prezidenta balodato okazonta en novembro mallarĝiĝis de iam densa kandidataro de pli ol 20 kanditatoj al kvazaŭ duhoma konkurso, post la solidaj rezultoj de la iama vic-prezidanto Joe Biden kaj la senatoro el Vermonto Bernie Sanders en la balotado okazinta mardon, la 3-an de marto.

Biden gajnis naŭ ŝtatojn, inkluzive de la ŝtato Teksaso, plenplena de delegitoj, kie lia venko estis surpriza pro fruaj naciaj opinisondoj kiuj favoris Sanders per multe pli da voĉdonoj. Biden imponis per sia forto tra la tuta sudo, kaptinte Virginion, Alabamon, Oklahomon, Tenesion kaj Arkansason, aldone al Minesoto kaj Masaĉuseco en la nordo.

Bernie Sanders

Sanders gajnis Kalifornion, la ŝtaton kun la plej granda delegitaro, kaj Koloradion, Utahon kaj sian hejman ŝtaton Vermonton.

Tiuj du kandidatoj ankoraŭ bataladas inter si, merkredon la 4-an de marto, en la ŝtato Majno, kie ili estas tro proksimaj unu al la alia por ke oni deklaru venkinton.

Sanders deklaris sin memfida, malfrue mardon ĉe kunveno en Vermonto, dirante ke li ne nur estos nomumita la demokrata kandidato, sed ke li krome venkos la respublikanan prezidanton Donald Trump.

«Oni ne povas venki Trumpon per la sama malnova speco de politikado. Tio, kion oni bezonas, estas nova politika maniero kiu venigos la laboristan klason en nian politikan movadon, kiu venigos junulojn en nian politikan movadon kaj kiu je novembro kreos la plej grandan nombron da balotintoj en la politika historio de Usono», diris Sanders.

La venkoj de Biden, tri tagojn post lia rimarkinda gajno en Suda Karolino, montris novan forton en la konkurso por kontraŭi Trumpon en la novembra nacia balotado. Biden gajnis Sudan Karolinon pro la forta subteno de afrik-usonanaj balotintoj.

Antaŭ Suda Karolino, la kandidateco de Biden montris malmulte da vigleco ĉar li finis kvaraloke en Iovao, kvinaloke en Nov-Hampŝiro kaj dualoke fore de la venkinto en Nevado. Li gajnis lastatempajn subtenojn de la iama urbestro de South Bend, Indianao, Pete Buttigieg, de la senatorino el Minesoto Amy Klobuchar kaj de la iama kongresano Beto O'Rourke, tri el liaj kontraŭuloj kiuj rezignis la konkurson.

Biden substrekis tiun releviĝon alparolante siajn partianojn en Kalifornio malfrue mardon, dirante: «Tio estas bona nokto kaj ŝajne ĝi fariĝas eĉ pli bona».

«Mi estas ĉi tie por anonci ke ni estas tute vivaj», li diris ĉe kunveno en Los-Anĝeleso. «Ne eraru pri tio, ke tiu ĉi kampanjo sendos Donald Trumpon for».

Tiu marda balotado estas la plej grava tago en la konkurso por nomumi la demokratan prezidantan kanditaton. Sume, oni elektis mardon 1 357 delegitojn por la nacia kunveno, trionon de la plena delegitaro. Pasintmonate, okazis balotadoj en Iovao, Nov-Hampŝiro, Nevado kaj Suda Karolino je diversaj tagoj. La venkonta kandidato bezonos 1 991 delegitojn por havigi al si la demokratan nomumon.

Fontoj