La kronviruso atakas Kirgizion

Ĵaŭdo, la 23-a de julio 2020

Kirgizaj kuracistoj.

En Kirgizio dum lasta monato nombro de la infektitoj de COVID-19 kreskis preskaŭ je 800%. Rusio sendis dekojn da militkuracistoj kaj humanitaran helpon je 150 milionoj da rubloj (2,1 milionoj da dolaroj), sed la situacio restas ekstreme malfacila.

Rusio sendis al Kirgizio militkuracistojn, kiuj revenis post plenumi similajn misiojn en Italio, Serbio, Armenio kaj Bosnio kaj Hercegovino. Speciala flugo de la Ministerio pri defendo alportis kuracilojn kaj medicinajn aparatojn. Cent rusiaj epidemiologoj kaj infekciistoj laboros en hospitaloj de la urboj Biŝkeko kaj Oŝo. Antaŭtage alian aviadilon kun fakuloj sendis la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio. Pli frue Rusio jam sendis al Kirgizio multe da testiloj kaj kelkajn grupojn da epidemiologoj kaj virusologoj.

La 24-an de junio la prezidanto Sooronbaj Ĵeenbekov ne povis ĉeesti la Venkoparadon en Moskvo, kien li jam venis, ĉar du anoj de la kirgiza delegacio estis diagnozitaj kiel infektitoj. Post reveno al Biŝkeko oni enhospitaligis ilin kaj la prezidanto mem certan tempon devis labori distance, ĉar li kontaktis ilin kaj krome en lia administracio estis trovitaj 17 pliaj infektitoj. Kiam nombro de la infektitoj superis 4000 la ĉefministro Kubatbek Boronov alvokis prepari sin al malboniĝo de la situacio.

Nun en la lando, kies loĝantaro nombras 6,5 milionojn da homoj, estas registritaj ĉirkaŭ 30 mil infektitoj, 1100 homoj mortis. La vic-ministro pri sano Madamin Karatajev konstatis, ke 20% de la mortintoj forpasis je la unua aŭ dua tagoj post enhospitaliĝo, do venis tro malfrue aŭ ne ricevis necesan medicinan helpon. Jam en junio oni raportis ke mankas almenaŭ 2300 oksigenaj koncentriloj kaj kelkcent aparatoj por deviga pulmoventolado. Oni adaptis por la kronvirusaj hospitaloj plurajn amasloĝejojn, hotelojn, sanatoriojn kaj eĉ aviadejon Manas, sed lokoj plu mankas kaj ambulancoj ignoras plurajn vokojn de malsanuloj. En Biŝkeko ĉiutage okazas ĝis 800 vokoj, sed haveblas nur 35 ambulancaj skipoj. Sume en la lando ambulanco ĉiutage ricevas po 8000 vokoj. Homoj plejparte penas kuraci sin memstare, serĉante konsilojn en Interreto aŭ ĉe volontulaj konsultantoj per mesaĝiloj.

Meze de julio en la lando funkciis nur kvin testejoj kaj multaj supozitaj infektitoj ne povis trapasi testadon eĉ kontraŭ pago. La aŭtoritatoj decidis inkludi en la kronvirusan statistikon ankaŭ malsanulojn kaj mortintojn trafitajn de pneŭmonito. Medicinistoj ne havas necesajn protektilojn, do ili konsisitgas jam 15% de la infektitoj.

La 9-an de julio la Ministerio pri sano de Kirgizio agnoskis, ke realiĝas la plej malbona el ĉiuj eblaj scenaroj. La ministro mem tiutempe jam estis enhospitaligita kun granda ambaŭflanka pneŭmonito. Oni haltigis interurban busan trafikon. Ĉiuj medicinistoj estis revokitaj el ferioj, ĉiuj instruistoj kaj lernantoj de la medicinaj altlernejoj mobilizitaj. Oni ĉesigis vendredajn preĝojn en la moskeoj.

Diagramo pri kresko de la epidemio en Kirgizio.

La unuaj infektiĝoj en Kirgizio estis anoncitaj la 18-an de marto en suda parto de la lando, kiam pilgrimanto, reveninta el Sauda Arabio, rompis kvarantenon kaj aranĝis festenon, invitinte ĉirkaŭ 150 homoj. Post tio la plej granda suda urbo Oŝo iĝis centro de la kronvirusa epidemio. La 15-an de aprilo estis deklarita ekstrema stato en Biŝkeko, Oŝo kaj Ĵalalabato — la plej grandaj urboj de Kirgizio. Estis malpermesite sen urĝa bezono lasi la hejmojn, de la 8-a vespere ĝis la 7-a matene funkciis elirblokado, pro kies rompo estis detenitaj 4846 homoj, el kiuj 1274 monpunitaj je 3 ĝis 13 mil somoj (38 ĝis 167 dolaroj). Lernejanoj kaj studentoj transiris al malĉeesta lernado per loka televido, trafikado de publika transporto kaj taksioj estis haltigita, preskaŭ ĉiuj vendejoj kaj servoj fermitaj. Pro manko de la ŝtata subteno malriĉuloj povis esperi nur pri bonfarantoj, kiuj disdonis manĝaĵojn kaj protektilojn. Volontuloj aranĝis plurajn disdonojn, kuracisrtoj post laboro konsultas pacientojn en mesaĝiloj senpage.

La 10-an de majo la esktrema stato estis oficiale nuligita kaj anstataŭigita per kvaranteno. Tiam en Kirgizio estis oficiale konfirmitaj 1002 infektiĝoj (plejparte ĉe alvenintoj de eksterlande kaj iliaj kontaktitoj) kaj du mortoj. La aŭtoritatoj decidis ke la danĝero pasis kaj ĝis junio preskaŭ ĉiuj limigoj estis forigitaj dum la nombro de la infektitoj superis 2000. Sed sekvis eksplodo de la epidemio.

La Ministerio pri financoj malfermis specialan konton por kolekti monon, donacotan al medcinistoj. Dum 3,5 monatoj civitanoj oferis ĉirkaŭ 140 milionojn da somoj (1,8 milionoj da dolaroj), jam preskaŭ komplete disdonitaj. Kirgizio petis ankaŭ 627,3 milionojn da dolaroj ĉe internaciaj organizaĵoj, sed 74% (461,5 milionoj) venis forme de kreditoj, kio eĉ pli malbonigis la malfacilan ekonomian situacion en la lando. Ĝis nun venis 51% (321 milionoj), el kiuj 170,8 milionoj jam estas uzitaj por pagi salajrojn kaj subvenciojn al rilataj sociaj kaj profesiaj grupoj. La Monda Banko promesis 121,1 milionojn da dolaroj, sed ĝis nun venis nur 2,2 milionoj, jam uzitaj por aĉeti kuracilojn, protektilojn, medicinajn aparatojn kaj kemiaĵojn, kaj ambulancajn aŭtojn. Estas atendataj ankaŭ 30,4 milionoj de la Germana Evolua Banko por subteni la farmistojn, 50 milionoj de la Azia Banko de Infrastrukturaj Investoj por evoluigi privatajn firmaojn kaj 15 milionoj de la Islama Evolua Banko por aĉetado de kuraciloj. La ekonomio jam kolapsis, inkluzive pro manko de monsendoj, kutime abunde venantaj de kirgizaj gastlaboristoj en Rusio. Deficito de la ŝtata buĝeto atingis 35 miliardojn da somoj (ĉirkaŭ 500 milionoj da dolaroj). La Ministerio pri ekonomio prognozas falon de la Malneta Enlanda Produkto je ĝis 5,3%, kio kompareblas nur al la ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj.

Tamen la prezidanto diris ke la 4-an de oktobro okazos parlamenta baloto La balotkomisiono jam anoncis ke nur por transportado de informaj materialoj estos elspezataj 21 milionoj da somoj (ĉirkaŭ 280 mil dolaroj).

Fontoj