La unua ŝipo kun greno eliros el Odeso la 1-an de aŭgusto

Dimanĉo, la 31-a de julio 2022

Odesa haveno en 2016. Odeso devas iĝi la ĉefa haveno por eksportado de ukraina greno.


En Turkio oni anoncis la daton de ekveturo de la unua ŝipo kun ukraina greno. Proparolanto de la turka prezidento s-ro Kalin anoncis, ke "kun granda probableco" la unua ŝipo kun ukraina greno komencos navigadon lunde la 1-an de aŭgusto.

Kalin aldonis, ke la turkaj aŭtoritatoj estas en kontakto kun la ukraina kaj rusia flankoj. Li diris, ke la interparolon necesas subteni ne nur pri la temo de greno, sed ankaŭ pri la aliaj temoj. Laŭ Kalin, se la grena interkonsento bone funkcios, eble rekomenciĝos la pactraktado inter Rusio kaj Ukrainio.

Eksportado de greno el Ukrainio iĝis neebla en 2022, kiam havenoj de Mariupol kaj Ĥerson venis sub kontrolon de rusia armeo kaj eniro al Odeso estis minita de la ukraina flanko. La grena interkonsento kun partopreno de UN donas esperon al la monda merkato de tritiko. Kaj Rusio kaj Ukrainio estas gravaj liverantoj de tiu greno al konsumantaj landoj.

Fontoj redakti