Malkontento generas protestojn en Brazilo

Merkredo, la 19-a de junio 2013

Manifestacio kontraŭ la prezaltigo de la publika transportado.

Ĉi-lundo, almenaŭ 100 000 personoj manifestaciis sur la centraj stratoj de de Rio-de-Ĵanejro. estante la plej granda manifestacio en Brazilo, kie lastatempe okazas serio da protestoj kiuj pligrandigas la malkontenton generita pro la investoj en la Pokalo de la Konfederacioj kaj la Futbala Mondpokalo 2014.

La manifestacioj estis kunvokitaj pace, tamen, ĉe Rio-de-Ĵanejro, Belo Horizonte kaj aliaj urboj estis luktoj inter aktivuloj kaj la polico. Laŭ CNN en la hispana, "la malgranda prezaltigo estis la guto kiu superpleniĝis la glaso [...] ĉar oni diras ke la altigo estas nur plia ekzemplo pri kiel la registaro forprenas 10 centonon el la malriĉuloj kaj poste uzas tion por luksaj projektoj".

Je la lunda nokto, la manifestaciintoj eniris konstruaĵojn, luktis kontraŭ la polico, starigis barikadojn, kaj estis atakitaj per larmiga gasoj kaj gumpafaĵoj. "Ne estas pro 20 centonoj, estas pro rajtoj", estis skribita sur unu el la afiŝoj.

Dilma Rousseff, prezidantino de Brazilo, esprimis en mesaĝo ke "la manifestacioj pacaj estas laŭleĝaj kaj estas propraj de la demokratio kaj la junularo". "La Pokalo (de la Konfederacioj) kaj la Mondpokalo elpelas milojn da personoj pro laborkonstruadoj kiuj celas sportejojn kaj turisman stimuladon", klarigas Andrea de Paula, advokatino de la Internacia Federacio de la Sentegmentuloj.

La protestoj estis promociitaj per la sociaj retejoj. Laŭ O Globo, estis 29 vunditoj —20 policanoj— en la protestoj de Rio. Ĉi-lundo, en Belo Horizonte la polico alfrontis ĉirkaŭ 20 mil personojn per larmigaj gasoj kaj gumpafaĵoj por eviti ke la manifestaciintoj atingu la stadionon Mineirão.

En Rio, la alfrontoj provokis ke la polico fermiĝu en la konstruaĵo de la Ŝtata Asembleo kiam la manifestaciintoj alvenis por ataki la konstruaĵon. Kvankam la polico uzis pafarmilojn por apartigi la manifestaciintoj, tiuj faris la samon per ŝtonoj kaj para alejar a los manifestantes, estos hicieron lo propio con piedras y brulbotelojn.


Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Un descontento en Brasil genera una fuerte ola de protestas, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).