Mortis centoj da homoj pro tertremo en Ĉinghajo, Ĉinio

Merkredo, la 14-a de aprilo 2010

Situo de surcentro de la tertremo en Ĉinio

La 14-an de aprilo je la 7:49 matene de la loka tempo, 7,1-grada tertremo okazis en Yushu-gubernio (96°7'O, 33°1'N), Ĉinghajo, Ĉinio. Almenaŭ 1706 homoj mortis de la detruo, kaj centoj plu estas vunditaj aŭ perditaj. Almenaŭ 15 mil domoj estis disfalitaj pro la tertremo kaj posttremoj.

Fontoj