Mortis kosmonaŭto Aleksej Leonov

Dimanĉo, la 13-a de oktobro 2019

Alexei Leonov en abrilo 1974.
Foto: NASA

La 11-an de oktobro, 2019, la rusa kosmoesplora agentejo Roskosmos anoncis, ke la kosmonaŭto Aleksej Leonov mortis. Leonov famis pro tio, ke li estis la unua homo, kiu eliris la kosmoŝipon en kosmo, dum la sovetunia misio Vosĥod 2. Li havis 85 jarojn.

Leonov, alinome «kosmonaŭto numero 11», estis ano de la origina sovetunia kosmonaŭtaro. La 18-an de marto 1965, li plenumis la unuan homan eksterveturilan agadon (EVA-o) kaj estis ekster la kosmoveturilo dum pli ol dek du minutoj. Li estis premiita kiel la Heroo de Sovetunio. Dek jaroj poste li gvidis la sovetan parton de la misio Apollo–Sojuz, kiu iĝis la simbolo de la fino de la usona–sovetunia kosmokonkuro.

La usona kosmoagentejo NASA interrompis sian senperan elsendon de EVA-o de la Internacia Kosmostacio por kondolenci pri la morto de Leonov. NASA diris per Tvitero: "Lia risko en la vakuo de la kosmo komencis la historion de eksterveturila agado."

La rusa gazeto Sputnik raportis, ke Leonov, kiu mortis en Moskvo, estos enterigita en la Federacia Milita Memora Enterigejo la 15-an de oktobro. Li estis la lasta viva ano de la Voskhod-a kosmonaŭtaro.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Cosmonaut Alexei Leonov dies at age 85, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).