Nicolás Maduro estas elektata kiel Prezidanto de Venezuelo

Mardo, la 16-a de aprilo 2013

Vico de voĉdonintoj venezuelaj.

La Nacia Konsilo pri Elektado de Venezuelo deklaris la 14-a de aprilo ke la kandidato al la prezidanteco Nicolás Maduro venkis la prezidantecan voĉdonadon per 50,66% de la voĉdonoj. La anonco estis diskonigita post la 23-a horo de la membroj de la Nacia Konsilo pri Elektado dum publika parolado al la gazetistaro. Laŭ la Nacia Konsilo pri Elektado, la partopreno de la voĉdonintoj estis je 78%.

La kontraŭa kandidato Henrique Capriles denuncis kelkaj horoj antaŭe, ke oni provis ŝanĝi la rezultojn de la voĉdonado, kaj insistis al liaj apogantoj por ke ili ne forlasu la lokojn kie oni kalkulis la nombro da voĉdonoj ĝis kiam la kalkulado finiĝu. Maduro asertis ke li respektus la rezultojn de la voĉdonado, tamen li alvokis al liaj aprogantoj, por ke ili "defendu pace la demokration en la stratoj".

Kvardek tri personoj estis kaptitaj pro malsamaj deliktoj rilataj al la voĉdonado, laŭ informo de la Nacia Konsilo pri Elektado dum la vespero. La konto de Twitter de Maduro kaj de ilia politika partio "la PSUV" estis ŝtelitaj dum kelkaj minutoj de peruaj Kodumuloj (Hackers). Kaj la Nacia Konsilo pri Elektado informis ke oni provis ataki ĝian sistemon pri elektado 45-fojoj

Rezultoj diskonigitaj de la Nacia Konsilo pri Elektado

Partio Kandidato Nombro da voĉdonoj %
- Gran Polo Patriótico
Nicolás Maduro Moros 7 505 338
50,66%
- Dosiero:Movev.jpg Mesa de la Unidad Democrática Henrique Capriles Radonski 7 270 403
49,07%
Aliaj partitoj aliaj kandidatoj 38 756
0,26 %
Nuligitaj Sen datumoj
0%
Voĉdonoj 14 814 497
78,37%
Elcento da voĉdonoj jam kalkulitaj
99%

Fontoj