Novaj bildoj el La Hobito omaĝe al la 40-a datreveno de la forpaso de Tolkien

Lundo, la 2-a de septembro 2013

Busto de Tolkien farita de lia bofilino ĉe la Exeter College" de Universitato de Oksfordo

Omaĝe al la 40-a datreveno de la forpaso de Tolkien publikiĝis novaj bildoj el la dua filmo de La Hobito.

La bildoj publikigitaj fare de la retpaĝaro TheOneRing.com videblas en YouTube kaj montras rolulojn de la unua filmo kiel Bilbo (Martin Freeman), Gandalfo (Siro Ian McKellen), Torino Kverkaŝildo (Richard Armitage) aŭ Legolaso (Orlando Bloom), la elfa reĝido kiun jam aperis antaŭe en La Mastro de l' Ringoj. Sed ankaŭ aperas Tauriel (Evangeline Lilly), la elfino el la Nigra Arbaro, kaj Bardo (Luke Evans), la arkpafisto el Esgaroto, kiuj aperos unuafoje en la filmo.

La dua filmo de La Hobito oni povos vidi tutmonde venontdecembre la 13-an. Unu jaro poste, la 17-an oni povos vidi la lastan filmon.

Rilataj Novaĵoj

“Sezonoj publikigas represon de la dua eldono de La Hobito”. Vikinovaĵoj, 7-a de junio 2013.

Fontoj