Obama ordonas al NSA ĉesi spionadi dekojn da landestroj
Sabato, la 18-a de januaro 2014
La prezidanto de Usono, Barak Obama, ordonis al NSA (Agentejo pri Nacia Sekureco) ĉesi spionadi dekojn da prezidantoj kaj landestroj kaj petis al ĝi se necese alvoki tiujn prezidantojn kaj landestrojn por konsulti kaj starigi demandojn.
Laŭ Obama, la "amikaj" landoj de Usono ne plu estos spionataj fare de NSA, post skandaloj malkaŝitaj de Edward Snowden (: en junio 2013 Edward Snowden malkaŝis la superrigardan programon PRISM). Obama certigis ke la NSA ŝanĝos sian politikon pri telefonaj subaŭskultadoj kaj konservado de tekstaj mesaĝoj, tamen ke tio ne dependas de li kaj ke li ne scias kiam tio ŝanĝiĝos.
Obama certigas ke la internacia spionado estas necesa, ĉar tio defendas la Usonon kaj ties amikojn. Kelkaj landestroj, interalie tiuj de Brazilo kaj Germanio, petis klarigojn al Usono okaze de la malkaŝoj de Snowden, kiuj diris ke ili estis spionataj.
Julian Assange, fondinto de de WikiLeaks kaj rifuĝinto en la ambasadorejo de Ekvadoro en Londono, kvalifis kiel "hontiga" la prelegon de Obama. Assange certigas, ke Obama ordonis neniun veran reformadon, kiu finu la kaŝajn agadojn de la NSA.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Barack Obama ordena a la NSA dejar de espiar a decenas de jefes de Estado y Gobierno, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(es) «Assange califica de vergonzoso discurso de Obama sobre espionaje» – Prensa Latina, 17-a de januaro 2014 (arkivita [ ]) (es) «Obama promete que llamará a sus aliados en lugar de espiarlos» – El Mundo, 17-a de januaro 2014 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |