Palestino jam estas membro de la Internacia Puna Kortumo

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Mezoriento > Palestino >

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

Emblemo de IPK
Fonto: Afrank99/Commons

Palestino iĝis pasintlunde observanta Ŝtato de Internacia puna kortumo (IPK). Kio malfermas vojon, por ke la palestinanoj petu esplorojn pri eblaj militaj krimoj okazigitaj fare de Israelo.

La nova statuso de Palestino, kiu antaŭe estis konata kiel observanta ento, ricevis la plenan apogon de la membroj de IPK dum renkontiĝo en la usona urbo Nov-Jorko.

La palestina ŝtato ĝojis pro tio kaj konsideris ĝin "grava paŝo" al subskribo de la Statuto de Romo, kiu, fakte, igas Palestinon unu el la membroj de IPK.

La Statuto de Romo estas la konstitucia ilo de IPK, kiu estis adoptita en la urbo Romo, ĉefurbo de Italio, la 17-an de julio 1998.

La palestina ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, Riyad Mansur, diris, ke la decido de IPK montras, ke "jam ne plu ekzistas dubo ene de IPK pri nia nova statuso kiel Ŝtato. Mansur esprimis sian volon, ke la palestina Ŝtato subskribos baldaŭ la jurisdikcion de IPK, kun sidejo en la nederlanda urbo Hago.

La eksa prokuroro de IPK, Luis Moreno Ocampo, diris, ke "Palestino havas la kapablon akuzi Israelon" antaŭ la kortumo pro militaj kaj kontraŭhomaj krimoj en Gaza Sektoro dum la milito de la pasinta boreala somero kontraŭ tiu regiono".

"Se Maĥmud Abbas (prezidanto de la palestina ŝtato) akceptus la jurisdikcion de la Kortumo, oni povus esplori la okupiĝon de Gaza, ĉar Gaza klare estas parto de Palestino", li komentis.

Fine de 2012, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, voĉdonis per 138 poraj, 9 kontraŭaj voĉdonoj (inter ili Usono kaj Israelo), kaj 41 sindetenoj (inter ili Unuiĝinta Reĝlando), agnoski Palestinon kiel nemembra observanta Ŝtato.

Aliflanke, la pasintan 30-an de oktobro, Svedio iĝis la unua lando el la Eŭropa Unio agnoskanta Palestinon kiel sendependa ŝtato, dum en aliaj landoj, kiel Hispanio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando, la kongresanoj petis al siaj registaroj agnoski la palestinan ŝtaton.

Fontoj