Papo Francisko kaj Patriarko Cirilo renkontiĝos en Kubo

Dimanĉo, la 7-a de februaro 2016

La ĉefestroj de la Katolika Eklezio kaj la Rusa Ortodoksa Eklezio, Francisko kaj Cirilo, renkontiĝos en la Internacia Flughaveno José Martí de Havano la venontan 12-an de februaro, laŭ oficialaj informoj de ambaŭ eklezioj.

Patriarko de Moskvo kaj ĉiuj Rusioj, Cirilo la 1-a.
Francisko, Papo kaj Episkopo de Romo.

Ĉi tiu renkontiĝo estos la unua en preskaŭ 1000 jaroj inter la du plej gravaj eklezioj kristanaj en la mondo. La novaĵo estis anoncita surprize far la Vatikano kaj la Patriarkujo de Moskvo. Fine de la renkontiĝo ambaŭ religiestroj subskribos "komunan deklamon". Ek de 1054, dato de la reciprokaj ekskomunikoj kaj nun el la plej grandaj skismoj de la kristaneco, neniu pontifiko renkontiĝis kun la patriarko de Moskvo.

Ili ambaŭ troviĝos en Latinameriko, ĉar Cirilo estis invitata de la prezidento Raúl Castro viziti la komunisman insulon, kaj Francisko planas viziti Meksikon de la 12-a ĝis 17-a de februaro. Francisko devojigos sian flugon al Meksiko por renkontiĝi kun Cirilo en la kariba insulo. Cirilo poste vizitos aliajn landojn de la regiono, i.a. Brazilon kaj Paragvajon.

La longe planita renkontiĝo, pli ol du jaroj, temos ĉefe pri la stato de la kristanoj en Mezoriento, kie la islama terorismo nun minacas la kristanan vivon.

La nuna situacio en Mezoriento, en Norda kaj Centra Afriko kaj aliaj regionoj, kie la ekstremistoj okazigas veran genocidon kontraŭ kristanaj popoloj, necesas urĝaj kaj kunordigitaj respondoj.
Komunikaĵo de la Rusa Ortodoksa Eklezio

Fontoj