Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (VI)

Mardo, la 24-a de oktobro 2023

Pastro Savva kaj rusia volontulo Aleksej Fedoruŝkin en Kreminno, Luganska provinco.


Unua parto, Dua parto, Tria parto, Kvara parto, Kvina parto

Tiutage la sorto interkonatigis nin kun la vivo de pastroj kaj kredantoj en Donbaso, do — kun la vivo de martiroj.

Kristanoj en infero redakti

 
Detruita ponto apud Severodonecko, Luganska provinco.

Je la 7a matene la buboj unu post alia eliĝas el la militista terkabano, kie ni pasigis nokton. "Ĉu vi aŭdis kio okazis nokte?" Mi honeste respondas ke mi dormis kvazaŭ morta kaj subite komprenas ke tiu ĉi figursenca esprimo povus iĝi realo. "Nian tendaron trafis tri raketoj je la 5a matene! Bruego estis tia, ke ni ĉiuj saltis kaj elkuris surteren!" Kion diri? Se mi post kelkaj tagoj tiom alkutimiĝis al la pafado, ke ne plu rimarkas ĝin, kion diri pri loĝantoj de Donbaso, bombataj jam naŭan jaron?

Tiutempe Aleksej jam transdonis la liveritan kargon al militistoj kaj telefonis alian taĉmenton — tempas foriri. Ni devos renkontiĝi ĉe la detruita aĉetcentro Amstor, apud restoracio Ŝale. Ni forlasas la arbaron kaj kelkfoje traveturas Kreminnon en ĉiuj direktoj, sed sukcesas trovi neniun aĉetcentron, des pli detruitan. Lokanoj nur disigas la manojn senpove — ambaŭ nomojn ili aŭdas unuafoje.

Apud aŭtoriparejo mi rimarkas sacerdoton en nigraj vestoj, sidantan en aŭto. Mi salutas lin, li amekeme respondas kaj mi ekas konversacion. Tiel mi ekscias ke li estas pastro Savva el vilaĝo Ĉervonopopovko, situanta inter la arbaro kaj la frontlinio. "Mi servis tie ĝis lasta momento, sed post kvara vundiĝo mi tamen decidis translokiĝi al la urbo" klarigas li. "Nun mi loĝas apude, ĉe monaĥejo".

 
Detruita aĉetcentro Amstor. Severodonecko, Luganska provinco.

Post ekscii pri nia problemo, pastro Savva ekridis: "Tio estas en Severodonecko! Iru tien, buboj". Ni dankas la neatenditan helpanton kaj ekveturas, denove trapasante la nigriĝintajn kvartalojn de Kreminno kaj Rubeĵnoje, laŭ tera digo apud la eksplodigita ponto sur kies ruinoj estas skribite: "Gloron al la inĝenieraj trupoj de Rusio!"

La aĉetcentron ni trovas rapide — per grandaj rompitaj fenestroj, fulme nigraj interieroj kaj granda malplena parkumejo. Ni transdonas al soldatoj kargon kaj tuj ekveturas denove. Mi nur por mallonge enrigardas la aĉetcentron por vidi kiel ĝi aspektas interne. En la tegmento estas granda truo, evidente farita de bombo aŭ misilo, kaŭzinta incendion. Reklamaj afiŝoj sur la ruinoj promesas "Grandegajn profitojn" kaj "Prezofalon".

 
Preĝejaro de Gloro de la Kruco. Severodonecko, Luganska provinco.

Ni haltas en apuda kvartalo, rande de arbaro. Unuflanke videblas tombejo, aliflanke — preĝejaj kupoloj. Mi direktiĝas al ili kaj trafas veran paradizon de kvieto kaj trankvilo. Arbobranĉoj protektas kontraŭ flamanta suno, ŝtonumitaj pavimoj invitas al promenado, preĝejoj staras netuŝitaj, kvazaŭ ni estas ne en la detruita urbo, sed en transa universo. Mi faras kelkajn fotojn kaj rimarkas du virinojn, vigle babilantajn proksime — klare videblas ke ili estas ne hazardaj promenantoj ĉi tie. Tiel mi interkonatiĝis kun aktivulinoj de la paroĥo. Ridetemaj kaj optimismaj, ili rakontis pri ĉiutaga vivo de sia komunumo, kiu efektive estas bonŝanca.

"Ĉi tie nur unu bombo trafis konstruatan preĝejon, ĝi estis detruita. Ankaŭ transformatorejo estis damaĝita — ekde tiam elektro mankas, kantistoj el ĥoruso dum diservoj lumigas per siaj movtelefonoj. Okazis incendio, fajro iris al la preĝejo, sed ni starigis la Kovrofestan pordegon kaj lastmomento la fajro diskuris. Ĉiuj kapeloj ĉirkaŭ la urbo estas detruitaj, sed ni estis bonŝancaj".

La virinoj montras al mi kie estas stokitaj preĝejaj relikvaĵoj kaj klarigas kiel malsupreniri al tombokelo kie troviĝas miraklofaraj restaĵoj de loka sacerdoto, mortpafita en 1918. "Ĉe ni estas bone. Patrinoj el la urbo venas por promeni en la ĝardeno kun infanĉaretoj. Ĉiudimanĉe post diservo ni metas sur tablon manĝaĵojn ricevitajn per humanitara helpo kaj regalas ĉiujn dezirantojn. Helpo de la Rusa Ortodoksa Eklzeio? Ne, ĝis nun nenio venis".

Pastro Georgo redakti

 
Detruita kapelo ĉe enirejo al Severodonecko, Luganska provinco.

Sekva punkto estas hospitalo en la urbo Svatovo, por kiu ni transportas skatolojn kun kuraciloj kaj ekipaĵoj. Laŭvoje ni prenas pasaĝeron — viron kun impona barbo, kiu sin prezentas kiel patro Georgo, sacerdoto de la Kovrofesta preĝejo el vilaĝo Nova Astraĥano. La vivoplena kaj optimisma, li vigle ranotas pri loka vivo, en kiu tamen ne multas kialoj por ĝojo kaj optimismo.

"Sabate monaĥejestro ordonis al mi paŝti kaprinojn. Mi eliris surkampen kaj tie militaviadiloj flugas ĉiutage kvazaŭ laŭ horaro — matene ili flugas poste Kreminno, tagmeze revenas. Ili iras tre malalte, ŝajnas ke oni povas kapti la voston, kaj elĵetas varmokaptilojn laŭvoje. La kaprinoj tuj diskuris! Poste ekpafis niaj kanonoj, reage venis ukraina respondo. Sed tio estis nura komenco — poste venis helikopteroj kaj ekturniĝis je karuselo, po ok samtempe. Bruego estis tia, ke bovinoj impetis je unu direkto, kaprinoj je alia — nur matene mi sukcesis kolekti ĉiujn".

 
Preĝejo de Teodozio de Ĉernigovo. Miĥajlovko, Kreminna distrikto, Kreminna distrikto, Luganska provinco.

Tre danĝeraj por lokanoj estas minoj, kiuj danke al sistemoj de distanca minado kovras ĉirkaŭaĵojn. Militistoj ankaŭ postlasas plurajn surprizojn. "Antaŭnelonge mi revenis al somerdomo, marŝis laŭ pado, apude ruliĝis biciklo, poste puŝis iun draton kaj tuj eksplodo" rakontas patro Georgo. "Poste oni klarigis al mi ke tio estis mino-rano, mi tuŝis la draton, ĝi elsaltis kaj eksplodis sur brustonivelo. Oni diris ke feliĉe mi estis puŝanta antaŭ mi la biciklon, ĉar se ĝi eksplodus sub la piedo..."

Mi penas konsoli lin per banalaĵoj kiel "feliĉe vi ne estis vundita". La avo larĝigas la okulojn kaj malbutonas la ĉemizon: "Kiel ne vundita?! 21 vundoj!" Sur lia brusto nigras grandaj makuloj — spuroj de la vundoj kaj posta sanitara pritraktado. "Mi poste petis sapeistojn kontro li terenon. Ili unue pripafis vojrandon — ok minoj eksplodis. Poste ili esploris ĉion per mindetektilo kaj trovis pliajn 36. Nokte ukraina artilerio dissemis minojn sur ĉiuj kampoj apude — ili havas specialajn kanonojn por tio. La sapeistoj diris: "Avĉjo, kiel vi sukcesis marŝi ĉi tie?" Mi ne scias, du tagojn mi estis ĉi tie, dio protektis min..."

 
Preĝejo de Sankta Triunuo en vilaĝo Ŝulginko, Luganska provinco.

Ni traveturas vilaĝon Miĥajlovko. "Ĉu vi vidas krucon sur tombo apud preĝejo? Preĝejestro Parfenij, li servis ĉi tie. Bonega viro li estis! Pasintjare la 3-an de majo ni faris funebran diservon pri loka avino. Mi ne tuj eliris kaj li enaŭtiĝis kaj ekveturis, sed ekpafis Grad [reakcia salvopafilo] kaj li tuj pereis surloke. La templo estis grave damaĝita. Ni sepultis lin apude". En vilaĝo Nova Astraĥano pasintjare la 9an de majo je la unua nokte okazis bombado — ok lokanoj pereis tuj".

Mi scivolas kiu pafis kaj kiucele — apenaŭ iu celis la preĝejon. "Ukraina armeo pafis. Ili celis militistan hospitalon apude, sed mistrafis kaj damaĝis la templon". En tiu ĉi milito mankas reguloj kaj la hospitaloj estas ŝatata celo de artileriistoj, ĉar ilia detruo ebligas tuj mortigi multajn militistojn, eĉ se vunditajn.

 
Rusia volontulo Stanislav Belov kun loka ortodoksa pastro Georgo. Nov-Astraĥano, Kreminna distrikto, Luganska provinco.

Mi demandas pri humoro de loka loĝantaro. "Estas diversaj opinioj — ĝenerale homoj ŝatas la rusojn, sed iuj atendas la ukrainojn. Ĉiuj parolas ruse aŭ miksaĵon de la rusa kaj ukraina — surĵikon. La eklezio estas tumultita komplete — ĉi tie estas la Moskva patriarkeco kaj en Ukrainio dio scias kio. Post kiam Petro Poroŝenko alportis sian balalajkon, nu tiun tomoson, oni komencis ĉiujn premi, devigi transiri al lia eklezio. Mia amiko en Vinico, kun kiu ni studis kune, rifuzis kaj jam unu jaron li estas en prizono de ukraina sekurecservo. Oni elbatis liajn dentojn, mi ne scias ĉu li ankoraŭ estas viva aŭ jam ne. Ĉefpastron de Kreminno ili elĵetis el lia preĝejo. Gaje vivas Ukrainio, gaje..."

Ni elaŭtigas nian akompanon apud la preĝejo, ĉe kiu pereis lia antaŭulo, faras kelkajn fotojn por memoro, kaj ekveturas denove — laŭ polvokovritaj grundaj vojoj, zigzagante ĉirkaŭ kavoj kaj salutante renkontajn "Uralojn".

En Svatovo ni haltas por longe — estas malfacile eniri la hospitalon, severe gardatan pro la jam kompreneblaj kialoj. La kvieta urbeto aspektas preskaŭ netuŝita de la milito — nur urborande kelkaj industriaj konstruaĵoj iĝis ruinoj. Finfine Aleksej penetras internen kaj enportas skatolojn kun kuraciloj. Tuj poste ni ekveturas al la lasta punkto de tiu ĉi tago — oni atendas nin en Energodaro.

Daŭrigo sekvos

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.