Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (V)
Vendredo, la 13-a de oktobro 2023
Unua parto, Dua parto, Tria parto, Kvara parto
La itinero ŝanĝiĝis, do ankaŭ niaj planoj aliiĝis — ni veturas al la urbo Kreminno, tra Severodonecko kaj Rubeĵnoje.
Martiroj
redaktiKion diri? Tio estas la urboj-martiroj. Ili videblas de malproksime — nigraj fasadoj de pluretaĝaj domoj, ruinoj de vendejoj kaj benzinstacioj, skeletoj de forbrulintaj aŭtoj. En mia memoro ĉiuj tri urboj kunfandiĝis je unu nigra makulo. Plejparto de la domoj staras surloke, sed malfacilas trovi konstruaĵon kun nedamaĝita fasado kaj sen forbrulintaj apartamentoj. La plej trafitaj estas la unuaj kaj lastaj etaĝoj, kvankam foje renkontiĝas komplete forbrulintaj ŝtuparejoj aŭ domoj sen eĉ unusola ne damaĝita fenestro.
Kaj meze de ĉio ĉi estas homoj. Ili marŝas ien, biciklas, ion priparolas surstrate. Grupo da knaboj post ekvidi Z-simbolojn sur niaj aŭtoj eksvingis la manojn kaj ĝoje ekkriis: “Gloron al Rusio!”
Surskriboj sur la domoj estas lakonaj: “Minoj mankas”, “Minita”, “Bankmaŝinoj estas malplenaj, jam kontrolite”, “La vendejo estas gardata, la posedantino estas en la urbo” aŭ simple “Ĉi tie estas homoj”. Sur griza muro iu pentris ruĝan koron kaj unusolan vorton: “Pardonu”.
Sed ni bezonas ne Kreminnon mem, nia vojo sekvas pli for — al arbaro, kiu komenciĝas post la urbo kaj etendiĝas ĝis la frontlinio. Ĝi estas plena je militistoj kaj iliaj teknikaĵoj, trafosita je terkabanoj, kovrita je maskoretoj. Ni traveturas kelkajn militkontrolejojn kaj fine haltas ĉe la lasta barilo. Malantaŭ ĝi estas deplojita taĉmento por kiu ni alportis helpon el la fora Siberio.
La sentinelo rapide komprenas kio ni estas, sed li bezonas permeson de komandestro aŭ soldatojn kiuj renkontus kaj akompanus nin. Sed kontaktuloj de Aleksej ne respondas — ili foriris al la batalejo, kie ne funkcias movtelefonio kaj prioritatoj estas tute aliaj. La atendado daŭras horojn. Malheliĝas, ni konektas lokan vifion por ekscii kio okazas ekster la arbaro, kaj malvigle babilas kun la sentineloj.
Venas stabestro, skrupule kontrolas niajn dokumentojn kaj post kompreni ke ni efektive estas volontuloj, li tamen sekvas burokratan logikon: “Mi ne konas vin, do vi noktos ĉi tie, antaŭ la gardejo”. Post certa tempo ni tamen sukcesas penetri la tendaron kaj povas transdoni la helpon al soldatoj kiuj tre bezonas ĝin.
Ni kovras la aŭtojn per maskoretoj (“flugrobotoj gvatas senĉese kaj viaj aŭtoj estas blankaj”), englutas restaĵojn de soldata vespermanĝo el kaldrono, kaj plonĝas je terkabano. Sergej rigardas ĝin kaj skeptike svingas la kapon: “Ĝi eĉ minon ne eltenos”. Sed aliaj variantoj mankas kaj nia humoro jam iĝis fatalisma — okazu kio okazos. Subtere estas varme, sed iom malseke. Ni malvolvas la dormosakojn kaj falas je la dormo.
Soldata feliĉo
redaktiVekiĝinte je la 6a matene, mi ekmarŝas por esplori la areon. Terkabanoj estas ie kaj tie, kamiono Ural de kakia koloro staras en fosaĵo, sur la frontoglaco ŝercema ŝoforo alkroĉis tabulon “Orkoj” — evidente anstataŭ nomkarto (tiel ukraina propagando nomas rusiajn soldatojn). Longan tempon mi babilas kun kontraktulo el Omska provinco — simpla siberia bubo kun voknomo Urso. Li batalas jam pli ol duonjaron, estas tre laca, kontuzita (“grenado eksplodis sur mia brusto, do mi malbone aŭdas nun per la maldekstra orelo”), do tipa militisto ĉe la frontlinio.
Pri kio ni parolis? Pri ĉiutaga vivo de loĝantoj de tiu ĉi arbaro. Suno, Luno, Botego — nomoj de fortikaĵoj estas bazo de loka topografio. Bataloj estas ege pezaj, sed la frontlinio preskaŭ ne moviĝas — malgraŭ la vaste reklamita ukraina ofensivo, daŭras tipa pozicia marĉumado simila al tiu de la Unua mondmilito.
Militkaptitoj aperas regule, sed ne tre multas — en la ukraina armeo funkcias severa kontrolado. “Antaŭnelonge oni venigis kaptiton, li diris ke estas mobilizita kaj ne deziras militi same kiel plejparto de la aliaj. Ni demandas, kial do vi kaj aliaj ne venas por kapitulaci? Sed kiel? respondis li. En ĉiu militunuo estas ĝisosta naciisto, kiu spuras ĉiujn kaj neniu scias kiu li estas. Se vi provos fuĝi al la rusia armeo, li mortigos vin aŭ fordonos al sekurecservo, kio eble estas eĉ pli malbona. La rifuzantojn kaj dubemulojn oni metas je la unua linio de tranĉeoj — por ke ili estu ĉiam videblaj kaj vivu nelonge”. Rimarkindas ke plejparto de la kaptitoj estas kamparanoj, pelitaj al la fronto kadre de mobilizado. Ĉiuj militkaptitoj parolas ruse, eĉ inter si.
Efikas ankaŭ propagando, gurdanta pri “kruelaĵoj de rusoj”, trafi kies kaptitecon egalas al terura morto. “Antaŭnelonge ni kaptis ukrainan soldaton, venigis lin al la tendaro, li krias: “Vi povas min bati, tranĉi, mi alkutimiĝis al doloro, mi timas nenion!” Ni diras: ĉu vi freneziĝis? “Sed kio okazos al mi?” — «Ni transdonos vin al komandestro” — «Kaj poste?” — «Oni sendos vin al militkaptejo. Kiam la milito finiĝos, vi revenos hejmen. Ĉi tie vi havas pli da ŝancoj postvivi ol en via armeo”. Timo pelas homojn renkonte al la morto kaj ili mortigas esperante ne morti mem.
La tutan tempon daŭras pafado, kiu jen proksimiĝas, jen malproksimiĝas. Mi jam komencas distingi iujn sonojn — jen lanĉis duonpakaĵon reakcia salvopafilo Grad, jen bombokanono Vasilok eligis serion el ses minoj. Mia kunparolanto ne reagas eĉ al la plej laŭtaj eksplodoj — tiu ĉi sojlo jam estas trapasita delonge. “Kiam pafas Tjulpano [memmova bombokanono], tiam necesas tuj fuĝi ien ajn — ukraina respondo venas rapide. Kaj tio ĉi...” kaj li neglekte svingas la manon, kvazaŭ forpelante zumantan kulon.
Ni interparolis ankaŭ pri rusia armeo. Se lasi la detalojn, oni povas konkludi klare: nia helpo estas tre bezonata. Post ekscii ke mi donacis al speciala taĉmento apud Baĥmuto dampilon de flamo kaj sono por mitralo, la soldato entuziasmiĝas: “Bonege! Kiom ĝi kostas? Jen mono, mi fordonos la mian — nur alportu por niaj buboj, ili tre bezonas!” Ni promesas helpi kaj dume donacas du tenilojn por mitralo — kaj sur vizaĝo de la soldato aperas rideto. Ni venis ne vane.
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|